Vatin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vatin, serbe Ватин, germane Wattin, hungare Versecvát [verŝecvAt] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec.

Vatin situas en la mapo en la verda municipo
Municipo de Versec
Ortodoksa preĝejo kaj ĉefstrato en Vatin

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vatin situas proksime de la rumana landlimo, rivero Moravica kaj aŭtovojo E70.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Sekvis dominado de romianoj, hungaroj, turkoj. Poste la loko estis senhoma. Ĝis Traktato de Trianon Versecvát apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vatin 250 homoj, (133 serboj (53 %), 67 hungaroj (27%), 12 jugoslavianoj, 10 rumanoj, 5 germanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Romkatolika preĝejo de Vatin
Rivero Moravica ĉe Vatin