Veit Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veit Bach
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Departemento Bratislavo
Morto 30-an de novembro 1599 (1599-11-30) (49-jaraĝa)
en Günthersleben-Wechmar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Johann Bach la 1-a • Philippus Bach
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Veit Bach (* ĉirkaŭ 1550; † 8-an de marto 1619 en Wechmar) estis la muzika praulo de la vaste disbranĉiĝinta germana familio Bach. Li naskiĝis verŝajne en aŭ ĉe Pressburg, estis muela submajstro kaj elmigris dumpase de la Schmalkalda milito al Hungario, kiu laŭ la tiama lingvouzo ankaŭ inkluzivis partojn de nuna Aŭstrio kaj Slovakio. De la kontraŭreformacio li fuĝis al Wechmar (Turingio), kie li laboris kiel muelisto kaj laŭ la registradoj de Johann Sebastian Bach (Origino de la muzika-Bach-a familio, 1735) distrade ludis iaspecan liuton.

Veit Bach havis fraton nome Caspar Bach (* ĉirkaŭ 1570, † 1642), kiu estis urbofajfisto en Gotha kaj Arnstadt, same kiel du filojn. La pli aĝa filo nome Johannes Bach (* ĉirkaŭ 1580, † 1626) estis muzikisto kaj tapiŝfaristo en Wechmar. La pli juna filo estis Philippus „Lips“ Bach (1590–1626).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]