Vencel József Schunda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vencel József Schunda
Vencel József Schunda
Vencel József Schunda
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1845 (1845-05-19)
en Dubeč
Morto 26-an de januaro 1923 (1923-01-26) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraĉeĥa
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o József Schunda
Infano Károly Schunda
Okupo
Okupo entreprenisto • muzikilfaristo
vdr

Vencel József Schunda [jOĵef ŝunda], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schunda Vencel József estis ĉeĥdevena hungara muzikilisto, entreprenisto.

Vencel József Schunda[1] naskiĝis la 19-an de majo 1845 en Dubetz (Ĉeĥio, Aŭstra Imperio, nuntempe jam urboparto de Prago), li mortis la 26-an de januaro 1923 en Budapeŝto.

Tarogato inventita de Schunda
Zimbalono kreita de Schunda

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vencel József Schunda ricevis inviton al familia uzino pri muzikiloj al Pest (urbo) en 1856, kie li lernis la metion. En 1863 post la lernado laŭ la kutimoj li estis migranta metiisto 5 jarojn eksterlande. En 1871 li transprenis gvidadon de la uzino. En 1898 li havis jam 45 laboristojn kaj ili produktis ĉiuspecajn muzikilojn. Tamen la firmao specialiĝis pri produktadoj de zimbalonoj kaj tarogatoj. Schunda inventis la zimbalonon kun pedalo (1874) kaj la modernan tarogaton kun patento (1897). Inter 1872-1906 la uzino produktis dek mil da zimbalonoj. Li ricevis reĝan premion en 1889. Post morto de Schunda lia filo transprenis la uzinon.

Partoprenoj en ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A czimbalom múltja, jelene és jövője (1884)
  • A Schunda V. József cs. és kir. udvari hangszergyár története (1898)
  • A czimbalom története. A 10.000-ik czimbalom elkészültének jubileuma alkalmából (kunaŭtoro, 1907)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]