Veritatis Splendor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Veritatis Splendor ("La Brilo de la Vero") estas la unuaj vortoj kiuj faras la titolon de encikliko de Johano Paŭlo la 2-a. Tiu dokumento esprimas la pozicion de la Katolika Eklezio pri la kondiĉo de la homo antaŭ la bono kaj malbono, kaj pri la rolo d la Eklezio en la morala instruado. La encikliko estas unu el la intervenoj de la eklezia instruofico pri la Morala teologio pli kompletaj kaj filozofie argumentitaj en la katolika tradicio. Ĝi estis promulgita la 5-an de aŭgusto 1993.

Enhavo de la encikliko[redakti | redakti fonton]

La Veritatis Splendor (mallonge: VS) respondas al la problemoj pri morala teologio kiuj estis estigitaj en la Eklezio precipe en la dua duono de la 20-a jarcento. Tiuj problemoj koncernas la kapablon de la homo distingi la bonon, la ekziston de la malbono, la rolon de la homa libereco kaj de la homa konscienco, la mortan pekon, la aŭtorecon de la eklezia instruofico kiel gvido por la homo. Responde al ili, la papo johano Paŭlo la 2-a forte asertas ke la morala vero estas konebla, ke la elekto por la bono aŭ malbono havas profundan efikon sur la persona rilato kun Dio, kaj ke ne ekzistas kontraŭdiro inter la libereco kaj la elekto de la bono.
En tiuj-ĉi sekvaj paragrafoj estos prezentitaj la enhavoj de la encikliko, ilin grupigante laŭ grandaj temoj:

Respondo al la morala relativismo[redakti | redakti fonton]

La Veritatis Splendor startas asertante ke ekzistas absolutaj veroj alireblaj por ĉiuj. Kontraŭa al la morala relativismo, la encikliko asertas ke la morala leĝo estas universala, por ĉiuj personoj de la diversaj kulturoj, estante ĝi enradikita en homa kondiĉo mem. Johano Paŭlo la 2-a instruas ke, sendepende de kiel kaj kvante iu persono estas fora el Dio, en la koraj profundecoj restas ĉiam la nostalgio de la absoluta vero kaj la soifo de ĝia plena scio. (VS 1).

Aŭtoritateco de la Katolika Eklezio en la primorala instruo[redakti | redakti fonton]

Estas instruate ke Dio povas respondi rilate la demandon pri la bono ĉar Li estas la Bono. Sin demandi pri la bono, efektive, signifas sin adresi, finfine, al Dio, pleneco de la bono.(VS 9). Kontraŭ la opinio ke la eklezia instruo havas rolon pure instigan, Johano Paŭlo la 2-a reasertas la tradician doktrinon, laŭ kiu la Eklezia instruofico havas aŭtoritaton esprimi definitivajn decidojn pri moralaj problemoj. Plue, li aldonas ke la Eklezio liveras apartan helpon donitan de Jesuo Kristo por helpi trovi la respondon al la ĉies demando pri kio justas kaj maljustas.

La homa libervolo kaj la dia leĝo[redakti | redakti fonton]

La encikliko allasas ke ne ekzistas reala konflikto inter la homa libera volo kaj la dia leĝo. La vera celo de la homa libero estas la persona maturiĝo por fariĝi tia kian Dio kreis. Krome, la dia leĝo kiu disciplinas la homan konduton nek malpliigas nek eliminas la liberan volon de la homo, male ĝin garantias kaj konfirmas. (VS 35). “ (Citaĵo) La pli akuta sento pri la homa digneco kaj pri lia unikeco, kiel la respekto devigita al la konsidero pri la konscienco, konstituas pozitivajn akiraĵojn de la moderna. (VS 31).”
Ĉiukaze, la homa libervolo malgraŭ ke ĝi bonas en si mem, ne estas absolutaĵo. La simpla decido-elekto pri tio kion iu povas lice fari ne estas absoluta vera substituanto por determini ĉu io estas fakte bona aŭ malbona. Ĉar Dio estas la vera aŭtoro de la bono, kritike gravas, antaŭ ol absolutmaniere fari sian elekton, scii kiel la dia leĝo, esprimita de la instruofico de la Eklezio, konsideras certan problemon moralan.

Natura morala leĝo[redakti | redakti fonton]

La encikliko ricevas kaj subtenas la rolon de la homa racio en la malkovro kaj aplikado de la natura morala leĝo (nome tiuj aspektoj de la morala leĝo kiuj povas esti konataj sen la dia revelacio).
Malgraŭ tio, asertas la encikliko, estante Dio aŭtoro de la morala leĝo, la homa racio ne rajtas okupi la postenon de la elementoj montrantaj dian originon: “(citaĵo)… La aŭtonomio de la praktika racio ne povas signifi ke la homo posedas en si mem propran leĝon, aŭ rajtas ĝin krei…” (VS 40).

La konscienca juĝo[redakti | redakti fonton]

Estas proponita la tradicia katolika instruo laŭ kiu la homo estas intime devigata sekvi sian konsciencon, Johano Paŭlo la 2-a priskribas la konsciencon kiel formon de intima dialogo. Tamen, li insistas, ne estas nura formo de dialogo inter la homo kaj si mem, sed estas, multe pli, dialogo inter la homo kaj Dio. Tian konsciecon la papo komparas, spurante sanktan Bonaventuron, dian heroldon kiu proklamas la dian leĝon.
La Veritatis Splendor asertas ke ĉiu persono estas devigata serioze engaĝiĝis formi sian konsciencon ĉar ĝi povas erari en siaj juĝoj. Komprenante kiaj estas la moralajn instruojn de la Eklezio, la homo edukas ankaŭ sian konsciencon.

"Fundamenta Opcio", peko kaj savo[redakti | redakti fonton]

La encikliko respondas ankaŭ pri la ideo de la fundamenta opcio. En tiu teologia teorio, la apartaj agoj de la homo nenecese korodus lian lastan savon: kio gravas estus la fundamenta orientiĝo por aŭ kontraŭ Dio. La papo decide batalas tiun teologian vidpunkton asertante ke ĝi kontraŭas la Biblion kaj la tradician katolikan instruon rilate la pekon kaj savon. Li oponas ankaŭ pro filozofiaj motivoj skribante: “Deigi la fundamenta opcion el konkreaj kondutoj signifas kontraŭdiri la substancan integrecon aŭ la personan unuigon de la morala aganto en ties korpo kaj animo”. (VS 67).

Agoj intrinseke malbonaj[redakti | redakti fonton]

La encikliko subsrekas ankaŭ ke iuj agoj estas intrinseke malbonaj. En la lingvaĵo de la katolika morala teologio, tio signifas ke iuj agoj, se konscie kaj plenlibervole plenumitaj, estas ĉiam maljustaj kaj ke neniam povas esti okazoj en kiuj tiuj agoj povas esti permesitaj. Alivorte, tiu aserto estas forta apogilo por la tradicia katolika doktrino laŭ kiu "la celo ne pravigas la ilojn". Johano Pŭlo la 2-a apogiĝas sur la rezonado laŭ kiu iuj agoj estas tiel ruinigaj por la homa persono ke ne povas okazi en malgravigaj cirkonstancoj kiuj povas ilin igi licaj. Kiel ekzemplo, li reasertas la instruon de la Humanae Vitae de papo Paŭlo la 6-a koncernantan la artifikan kontraŭkoncipon, por kiu ne ekzistas cirkonstancoj en kiuj ĝi estas lica.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]