VfB Stuttgart
VfB Stuttgart | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Verein für Bewegungsspiele Stuttgart 1893 e-a de V. | ||
Fondita | la 9-an de septembro 1893 | ||
Stadiono | Mercedes-Benz-Arena en Stutgarto | ||
Kapacito | 60 441 | ||
Prezidanto | Wolfgang Dietrich | ||
Trejnisto | Hannes Wolf | ||
Ligo | unua germania ligo de futbalo - Bundesliga | ||
2021/22 | 15-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.vfb.de | ||
| |||
La VfB Stuttgart (prononco [FAŬefbe: ŜTUTgart], oficiala nomo Verein für Bewegungsspiele Stuttgart 1893) estas sporta klubo el la urbodistrikto Bad Cannstatt de la germania urbo Stuttgart (Stutgarto). La klubo en februaro 2012 havis 43 866 membrojn, kaj tiutempe estis la oka plej granda sporta klubo de Germanio (kaj la plej granda de la federacia lando Baden-Virtembergo). La klubo aparte konatas pro sia profesia vira teamo de futbalo: ĝi krom en du sezonoj ĉiam estis membro de la plej alta germania ligo de futbalo - Bundesliga, kvinfoje iĝis germanaj ĉampionoj kaj trifoje gajnis la nacian pokalon de futbalo (DFB-pokalo). En la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga la teamo havas la kvaran| pozicion.
Krom la futbalistoj de la klubo, ankaŭ la sportistoj el la sekcio de atletiko gajnis aparte multajn sportajn titolojn kaj medalojn. Krome la klubo havas sekcojn pri futbala arbitraciado, pugnopilko, hokeo, tabloteniso kaj manpilko. En tiuj kvin sekcioj laŭ la stato de somero 20123 aktivas nur neprofesiaj sportistoj.
Siajn hejmajn matĉojn la unua futbalteamo havas en la stadiono Mercedes-Benz Arena, en la parko Neckarpark en la urbodistrikto Bad Cannstatt de Stutgarto. Tutproksime situas la kluba areo kun plia stadiono, pluraj pliaj trenejoj kaj klubejo.
Internaciaj sukcesoj de la profesia futbala teamo
[redakti | redakti fonton]- UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA: dua pozicio en 1989, duonfinalo (do tria pozicio, kune kun plia teamo) en 1974 kaj 1980
- Dua pozicio en la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj en 1998
- UEFA-Intertoto-pokalo: unua pozicio en 2000 kaj 2002
Konsisto de la profesia futbala teamo en la sezono 2022/23
[redakti | redakti fonton]Elstaruloj en la 2010-aj jaroj estis
[redakti | redakti fonton]-
Arthur Boka
-
Christian Gentner
-
Christian Molinaro
-
Shinji Okazaki
-
Ibrahima Traore
-
Mamadou Bah
-
Maza
-
Vedad Ibisevic
-
William Kvist
-
Zdravko Kuzmanović
-
Serdar Tasci
-
Sven Ulreich
-
Martin Harnik
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala kluba retejo
- HefleswetzKick - informa retejo pri la kluba historio Arkivigite je 2012-03-19 per la retarkivo Wayback Machine