Vicente Soto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicente Soto
Persona informo
Naskonomo Vicente Soto Iborra
Naskiĝo 22-an de februaro 1919 (1919-02-22)
en Valencio
Morto 12-an de septembro 2011 (2011-09-12) (92-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgoĵurnalisto • theatre critic vd
Laborkampo beletrohispana literaturo • Spanish drama • ĵurnalismo • theatre criticism vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vicente SOTO Iborra (Valencio, 22a de februaro 1919 - Madrido, 12a de septembro 2011) estis hispana verkisto de la Generacio de la 50-a. Li elstaris kiel romanisto — ricevis la Premion Nadal en 1966 —, sed ĉefe, kiel aŭtoro de noveloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en Valencio. Tiam li apartenis al FUE, organizaĵo de maldekstraj studentoj kaj al teatra trupo El Búho (La Gufo). Li neniam povis uzi siajn jurajn studojn kaj dediĉis sin al teatro, membris en la respublika armeo dum la Hispana Enlanda Milito kaj translokiĝis al Madrido por eviti persekutadon de la novaj frankistaj aŭtoritatoj. Tie li laboris kiel oficejisto de privata sanservo kaj ligiĝis al sabata babilrondo de la Kafejo Lisboa de Madrido —iniciatita en 1946—, en kiu kunsidis artistoj kaj intelektuloj kontraŭdiktaturaj (Antonio Buero Vallejo, Francisco García Pavón, Juan Eduardo Zúñiga, Ezequiel González Mas...).

Ĉar li ne sukcesis vivteni sin en Madrido kaj li jam edziĝis al Blanca, li migr-ekziliĝis al Londono en 1954. Tie li kombinis verkadon kun diversaj laboroj — eĉ vazarpurigisto en restoracio, sed tuj kiel administristo —, ĵurnalisto, membro de COI (Central Office of Information), teatra kritikisto dum tri jaroj por la hispanlingva fako de la BBC, direktoro de revuo pri industria maŝinaro, tradukisto kaj instruisto de hispana. El tie li eltenis gravan korespondadon kun Antonio Buero Vallejo, unu de la membroj de lia iama babilrondo, kun kiu forte amikiĝis ekde kiam Soto tajpis la manuskripton de la premiita teatraĵo de Buero Historia de una escalera.[1]

Vicente Soto estis venkinto de la Premio Nadal de romano en 1966 per La zancada kaj en la Internacia Premio de Romano Plaza y Janés de 1986 per Una canción para un loco, sed elstaris ĉefe kiel aŭtoro de rakontoj kaj noveloj, per kio li ricevis aliajn gravajn premiojn: en 1968, la premio Gabriel Miró, per La prueba; en 1973 la premio Novelas y Cuentos, per Casicuentos de Londres, kaj en 1975 la premio de rakontoj Hucha de Oro per El girasol. Inter preferataj verkistoj li menciis Faulkner, Proust kaj Juan Rulfo, kaj inter hispanoj Azorín kaj Gabriel Miró. Li mortis tuj post sia reveno al Hispanio en 2011.[2][3] Monferrer Catalán, 2007, pp. 446 kaj sekvaj. }[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Narrativa[redakti | redakti fonton]

  • Vidas humildes, cuentos humildes, 1948
  • La zancada, 1966, Premio Nadal
  • La prueba, 1968, Premio Gabriel Miró
  • Bernard, uno que volaba, 1972
  • El gallo negro, 1973
  • Casicuentos de Londres, seis sobre gentes de aquí y de allá y tres sobre españoles, 1973, Premio Novelas y Cuentos
  • El girasol, 1974, Premio Hucha de Oro
  • Cuentos del tiempo de nunca acabar, 1977
  • Tres pesetas de historia, 1983, novela, traducida al ruso en 1986
  • Una canción para un loco, 1986, Premio Internacional de Novela Plaza & Janés
  • Pasos de nadie, 1991
  • Luna creciente, luna menguante, 1993
  • Cuentos de aquí y de allá, 2000
  • Que no cante mamma Rosie, cuento traducido al valenciano por Emili Casanova, 2001
  • Mambrú no volverá, 2002, Premio Lluís Guarner de la Crítica valenciana

Teatro infantil[redakti | redakti fonton]

  • Rosalinda. Romance infantil en tres actos, 1943, Premio Lope de Rueda.
  • Leonor

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RTVE.es (8a de novembro 2016). «Las cartas inéditas de Buero Vallejo con Vicente Soto, un regalo para celebrar su centenario - RTVE.es». RTVE.es. Konsultita la 1an de decembro 2017.
  2. Suñen, Luis (13a de septembro 2011). «Vicente Soto, un novelista transterrado». El País (Madrid: Ediciones El País). Konsultita la 1an de decembro 2017.
  3. Valls, Fernando (14a de septembro 2011). «En la muerte de un gran escritor de cuentos: Vicente Soto». La nave de los locos. Konsultita la 1an de decembro 2017.
  4. «Soto, Vicente (1919-2011)». Datos BNE. Konsultita la 1an de decembro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Monferrer Catalán, Luis (2008). Odisea en Albión: los republicanos españoles exiliados en Gran Bretaña 1936-1977. Madrid: De la Torre. OCLC 920218141.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vicente Soto en la hispana Vikipedio.