Vienne (franca rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vienne.
Vienne
Vienne ĉe Cubord sur la komunumo Valdivienne
Vienne ĉe Cubord sur la komunumo Valdivienne
Vienne ĉe Cubord sur la komunumo Valdivienne
rivero
Bazaj informoj
Longeco 363,3 km
Akvokolekta areo 21 161 km²
Averaĝa trafluo 210 m³/s
Fluo
Fonto ’’Mont Audouze’’ sur la altebenaĵo ‘’Millevaches’’, Limoĝio’’
- Alteco super marnivelo 859 m
- Koordinatoj 45° 39′ 42″ N, 2° 5′ 3″ U (mapo)45.661666666667-2.0841666666667
Enfluejo Luaro ĉe Candes-Saint-Martin
- Alteco ĉ. 30 m
- Koordinatoj 47° 12′ 48″ N, 0° 4′ 29″ U (mapo)47.213333333333-0.074722222222221
Altecodiferenco ĉ. 829 m
Geografio
Alfluantoj Creuse
Map
Vienne
Rivero en Eŭropo
vdr

La Vienne (en limoĝia okcitano Vinhana ) estas franca rivero transiranta la samnomajn departementojn ( Haute-Vienne kaj Vienne ) kaj parton de Creuse (2 km nur sur la dekstra bordo), Corrèze , Charente , same kiel Indre-et-Loire. Kun longo je 363,3 kilometroj, ĝi estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la Luaro, kun la Allier kaj la Cher, kaj la plej grava laŭ fluo.

Fluante inter la Millevaches-altebenaĵo kaj la Turlando-ebenaĵo, ĝi havas la apartecon transiri ekstreme diversajn pejzaĝojn, kiel la plej multaj el la akvovojoj venantaj de la okcidento de la Centra Masivo, kiuj fluas ne al la Luaro sed prefere en la Garonon (Lot, Tarn) aŭ la Ĝirondon (Dordogne).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Vienne prenas sian fonton en Corrèze, sur la Millevaches-altebenaĵo, de kvar ĝis kvin malgrandaj riveretoj, ĉe la piedo de Mont Audouze, je alteco inter 860 kaj 895 metroj, inter la komunumoj de Saint-Setiers, Millevaches kaj Peyrelevade. Post fluo je 372 km ĝi enfluas la Luaron ĉe Candes-Saint-Martin en Indre-et-Loire, nur kelkajn cent metrojn de la departementa limo de Maine-et-Loire (municipo de Montsoreau).

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

La urboj kun pli ol 5 000 loĝantoj, kiuj estas aŭ trapasataj de ĝi aŭ limantaj ĝin, estas:

Insuloj[redakti | redakti fonton]

La Vienne havas grandan nombron da riverinsuloj prisemitante sian fluejon, plejparte en sia meza kaj malsupra parto.

Kunfluejo de Vienne kun Luaro (Vienne malsupre, Luaro supre)