Sant'Antonino TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vigana)
- La mallongigo TI en Sant'Antonino TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Sant'Antonino.

Sant’Antonino
Blazono de Sant’Antonino
Blazono de Sant’Antonino
Blazono de Sant’Antonino
Sant’Antonino vidita el la trajno de Belinzona al Lugano
Sant’Antonino vidita el la trajno de Belinzona al Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 9′ 12″ N 8° 58′ 45″ O / 46.15333 °N, 8.97917 °O / 46.15333; 8.97917 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 12″ N 8° 58′ 45″ O / 46.15333 °N, 8.97917 °O / 46.15333; 8.97917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2264
Areo 6,59 km²
Alteco 226 m super marnivelo
Poŝtkodo 6592
Komunumkodo 5017
Mapo de Sant’Antonino
Mapo de Sant’Antonino

Sant’Antonino estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2264 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sant’Antonino situas en la ebenenaĵo de Magadino inter Belinzono kaj Locarno kaj apartenas al la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Belinzono. Ĝia setlejozono kunkreskis kun la najbaraj komunumoj Cadenazzo kaj Giubiasco. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sant'Antonino kaj la setlejoj Paiardi, Ronchi kaj Vigana[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,59 km², de kiuj 43,2% estas kovritaj de arbaro, 34,1% servas por agrikulturo kaj 19,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sant’Antonino limas en nordo al Giubiasco, en oriento al Camorino, en sudo al Isone, en okcidento al Cadenazzo, kaj en nordokcidento al Gudo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sant’Antonino pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono trans la montopasejo Monte Ceneri al Lugano, kaj la svisa aŭtovojo A2, kies alveturejo Belinzono-Sudo, situas sur la komunuma teritorio. De Sant'Antonino kondukas la kantona ĉefvojo nr-o 403 al Luino. La komunumo disponas pri haltejo ĉe la trajnlinio de Belinzono al Locarno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sant’Antonino datiĝas el la jaro 1219 kiel Sancto Antorino. En la regiono de Sasso estis trovitaj kelkaj tomboj el la malfrua romia epoko. Dum mezepoko la kapitolo de Belinzono kaj diversaj aliaj religiaj institucioj posedis bienojn en Sant'Antonino. Ĝis 1442 ĝi apartenis al la paroĥo Belinzono poste ĝi formis paroĥon kun Cadenazzo ĝis 1830, kia la komunumo memstariĝis.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]