Vikipedio:Artikolo de la monato/2023/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amerika blanka ibiso

La Amerika blanka ibiso (Eudocimus albus) estas specio de birdoj de la grupo de ibisoj en la familio de Treskiornitedoj. Necesas tiom longa komuna nomo kaj atento por eviti konfuzon, ĉar estas ankaŭ la Afrika blanka ibiso (Threskiornis aethiopicus) kaj la Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca) iom similaj, sed eĉ de alia genro. Oni ne konas subspeciojn.

Ĝi troviĝas en la usonaj subŝtatoj de Mezatlantiko kaj la Golfa Marbordo suden tra plej el la Novmondaj Tropikoj. Tiu ibiso estas mezgranda birdo kun ĝenerale blanka plumaro, brile ruĝecoranĝa subenkurba beko kaj longaj kruroj, kaj nigraj flugilpintoj kiuj estas kutime videblaj nur dumfluge. Maskloj estas pli grandaj kaj havas pli longajn bekojn ol inoj. La reprodukta teritorio etendiĝas laŭlonge de la Golfo kaj de la Atlantika Marbordo, kaj la marbordoj de Meksiko kaj Centrameriko. For de la reprodukta sezono, la teritorioj etendiĝas pli interne en Nordameriko kaj inkludas ankaŭ Karibion. Ĝi troviĝas ankaŭ laŭlonge de la marbordo de nordokcidenta Sudameriko en Kolombio kaj Venezuelo. Populacioj de centra Venezuelo koincidas kaj interreproduktiĝas kun la Skarlata ibiso. Ambaŭ estis klasitaj de kelkaj fakuloj kiel ununura specio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pekino, Reformacio, Pomo