Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/06

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando (post Amsterdamo) kaj havas la plej gravan marhavenon de Eŭropo (la tria plej uzata en la mondo). La urbo situas en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 loĝantojn, la urbaro Stadsregio Rotterdam ĉ. 1,2 milionojn (2006). Ĝi situas averaĝe du metrojn sub la mar-surfaco.

Krom Amsterdamo kaj Hago Roterdamo estas unu el la kulturaj centroj de Nederlando. Ĝi disponas pri universitato, pluraj fakaj altlernejoj, muzika altlernejo kaj artakademio. Kiel industria kaj komerca urbo ĝi estas gvida en Nederlando. Precipe impresa estas la roterdama silueto de nubskrapuloj, kiu evoluis dum la pasintaj dudek jaroj.

Ekde la jaro 1955 en Roterdamo troviĝas la Centra Oficejo de UEA.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Santiago de Cali - Julio Cezaro - Honduro