Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/16

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andoj estas la plej longa montarĉeno de la planedo Tero. La andaj montoj etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, de Venezuelo tra Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ili konsistas el du, kelkregione eĉ pluraj, ĉefaj ĉenoj. En la meza parto (en Peruo, Bolivio, nordaj Ĉilio kaj Argentino) la ĉenoj situas tre diste. Tie ili ĉirkaŭbaras centran altebenon (Altiplano), sur kiu troviĝis la kerno de la imperio de la inkaoj.

La plej alta monto de Ameriko, Akonkagvo (hispane Aconcagua), estas 6.960 metrojn alta; tio igas ĝin ankaŭ la plej alta montopinto de la mondo ekster la sistemo de Himalajo. La averaĝa alteco estas de 4 000 metroj super marnivelo. La suda parto de la montaro formas la naturan limon inter Argentino oriente kaj Ĉilio okcidente, en la areo kie estas la plej altaj montoj de la kontinento.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Roald Amundsen - Amazono (rivero) - Alĝerio