Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/DidiWeidmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Didi Weidmann

Vidu Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Ĉu ni havu plian burokratojn?

Gekaraj, mi ĉi-tie oficiale prezentas mian kandidatecon kiel burokrato. Mi kredas, ke min mem mi ne plu bezonas aparte prezenti. Kiu ankoraŭ ne konas min, vidu mian vikipediistan paĝon. Mi konstatis, ke post foriro de Arno, kion mi tre bedaŭras, restas nur du burokratoj en nia vikipedio kaj estas bone havi minimume 3 burokratojn, preferindus eĉ 4. Mi supozas, ke vi jam sufiĉe bone konas min, por konscii, ke mi ne misuzos la povojn de burokrato. Mia unika celo estas subteni la aliajn kunlaborantojn laŭ mia povo. Cetere fakte pli necesaj ol novaj burokratoj estas aldonaj administrantoj kaj aldonaj regulaj gekunlaborantoj kun alta lingvonivelo. Mi do samtempe kun mia kandidateco deziras instigi ĉiujn ne nur mem kunlabori, sed samtempe instigi aliajn samideanojn ankaŭ ekkontribui. DidiWeidmann (diskuto) 17:02, 24 Jun. 2013 (UTC)

  1. Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 21:29, 24 Jun. 2013 (UTC)
  2. Por Por: --pino (diskuto) 17:49, 25 Jun. 2013 (UTC)
  3. Por Por: Mi havas kelkaj oponojn rilate al Didi kiel kontribuanto kaj kelkajn kiel administranto. Tamen, tiuj miaj oponoj estas signo de diverseco en nia projekto kaj mi aprezas ke ne ĉiuj estas samaj; feliĉe ĉiuj oponoj rilatas al relative malgrandaj detaloj. Kiel kontribuanto estas Didi tre valora kaj aktiva kaj mi ne memoras pri ajna lia malbona ago kiel administranto. Iom mirigas min kial administranto kiu ne faras multan administran laboron kaj eĉ tiam preskaŭ por prilabori nur propran laboron (kio per si mem ne estas malbona) volas iĝi burokrato; ja burokrateco eĉ pli ol administranteco estas laboro por aliuloj. Tial mia porado ne estas tre forta. Tamen, mi esperas ke Didi ricevinte novajn rajtojn utile helpados kaj estos bona (almenaŭ "sekurkopio") precipe pro lia preskaŭ ĉiutaga partoprenado. --KuboF (diskuto) 20:33, 25 Jun. 2013 (UTC)
    Kara Kubo, ke mi ne tro multajn administrajn agojn (krom la regula korekto de proprajn fuŝoj) plenumigis lastatempe, ĉefe dankendas al bona laboro de vi kaj aliaj administrantoj! Se mi tamen malkovras aktualan vandalismon, certe ankaŭ mi tuj reagas. Memkompreneble validas, ju pli da administrantoj kaj burokratoj estas je dispono, des malpli estas la ŝarĝo al unuopulo. Mian burokratecon mi fakte same vidas en tiu senco kaj precipe konsiderante, ke 3 estas minimuma cifero, sub kiu ni ne falu!DidiWeidmann (diskuto) 18:11, 3 Jul. 2013 (UTC)
  4. Por Por: --Dominik (diskuto) 12:12, 26 Jun. 2013 (UTC)
  5. Por Por: Mi ne volis voĉdoni, sed vidinta la supran mencion tamen mi diras POR. Mi alte taksas lian laboron. Pri la administrantaj laboroj: pli frue praviĝis, ke el la 20 adm. laboris nur la duono, tamen VP evoluis. Konkludo: se estas 20 laboremaj adm., tiam unu adm, havas malmulte da laboroj en administrado, krome oni havas tempon por normala redaktado. Se ĉiuj adm. estus tia, ol Didi, tiam Vp pli rapide evoluus.--Crosstor (diskuto) 12:39, 26 Jun. 2013 (UTC)
  6. Por Por: --Forstbirdo (diskuto) 15:05, 26 Jun. 2013 (UTC)
  7. Por Por: -- --kani (diskuto) 17:21, 26 Jun. 2013 (UTC)
  8. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 17:26, 26 Jun. 2013 (UTC)
  9. Por Por: --edesbrieres, 26-an de junio 2013
  10. Por Por: post trarigardo de la kandidata uzantpaĝo kaj de la artikolo pri li, kaj ankaŭ proteste kontraŭ la maljustaĵo kiun li spertis en la angla Vikipedio. Sed eble mia voĉo ne validas pro mia malaktiveco en Esperanto-Vikipedio (mi preskaŭ ĉesis aktivi ĉi tie post-kiam oni komplete ignoris mian inviton al diskuto pri stilo ĉe la lingva forumo). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 23:14, 26 Jun. 2013 (UTC)
  11. Por Por: Umbert' (diskuto) 13:53, 30 Jun. 2013 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

Sindetenas[redakti fonton]

✔ Farite Ĉar ĉi supre estas 11 poraj, sed neniuj kontraŭaj voĉoj, mi ĵus donis al Didi la statuson de burokrato. Gratulon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 8 Jul. 2013 (UTC)