Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Reminder: No editing for up to an hour on 10 October[redakti fonton]

12:03, 4 okt. 2018 (UTC)

Kopirajto de logotipo[redakti fonton]

Saluton,

Mi malrapide verkas la artikolon de la franca sindikato FSU. En la franclingva artikolo aperas la logotipo de ĝi; sed ĝi ne estas liberrajta. Mi scias ke por tiaj verkoj kiuj ne estas libere disponeblaj sed kiujn oni povas uzi laŭ la justa uzo eblas alŝuti ilin rekte en Vikipedion sen alŝuti ilin al Commons, sed mi ne certas kaj ne memoras kiel.

Ĉu mi pravas kaj, se jes, kiel oni povas tion fari?

Dankon!
--Theomanou (diskuto) 17:58, 6 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Ivo Lapenna en 1968[redakti fonton]

Saluton, mi remalkovris sondokumentojn kiujn mi alsxutis al la Komunejo antaux kelkaj jaroj. Temas pri Ivo Lapenna en la Internacia Seminario 1968/69. Cxar ni alproksimigxas la 50jarigxon, mi rekomendas tiun cxi interesan fenestron al tiu epoko kaj persono. --Ziko (diskuto) 06:06, 23 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Mezurilaro de komunuma sano[redakti fonton]

La mezurilaro de komunuma sano estas nova projekto por mezuri pli da aspektoj de niaj komunumoj. Se vi estas interesita en mezuroj, statistikoj kaj mezurado de redakto kaj kontribuado, bonvolu aliĝi nin je Meta por diskuti kiel kaj kio la nova projekto devus mezuri!

Ĉi tiu mesaĝo estas ankaŭ havebla en aliaj lingvoj. JSutherland (WMF) (diskuto) 23:39, 25 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

The Community Wishlist Survey[redakti fonton]

11:05, 30 okt. 2018 (UTC)

Aprobi revizion[redakti fonton]

Nuntempe amase aperis artikoloj sen aproboj. Vane mi provas aprobi ilin, ekzemple urbo Pápa, persono István Martsa. --Crosstor (diskuto) 05:09, 18 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Helpo Uzantoskatolo|Radioamatoro[redakti fonton]

Mi kreis la Uzantoskatolon Radioamatoro (https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Uzanto_Radioamatoro) surbaze de diskuto kun vikipediisto Hans Eo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto-Diskuto:Hans_Eo) ĝi senprobleme aperas en mia uzantopaĝo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:JabieroKubo) sed mi ne sukcesas aperi en la kategorio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Uzanto_Radioamatoro) Ĉu iu povus helpi min? JabieroKubo (diskuto) 07:11, 19 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi redaktis en Ŝablono:Uzanto Radioamatoro - espereble nun funkcias. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:53, 19 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Teknikejo[redakti fonton]

Arkiviga roboto[redakti fonton]

Ĉu iu povus krei la ĉiam funkciantan arkivigan roboton? Multaj eksteraj ligiloj rapide mortas kaj nur tre malmultaj vikipediistoj arkivigas ilin antaŭ meti en la artikoloj. En aliaj vikipedioj tion korektas arkivigaj robotoj, kiuj arkivigas la ankoraŭ vivajn kaj aldonas arkivajn ligilojn al jam mortaj ligiloj. Ni vere bezonas tion.--RG72 (diskuto) 15:58, 26 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

MediaWiki:Gadget-markadmins.js[redakti fonton]

Saluton. Robin van der Vliet (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĵus demandis min pri korekto de la vikia paĝo MediaWiki:Gadget-markadmins.js. Sed mi subite konstatis, ke mi ne plu povas redakti ĝin. Simple mankas al mi la statuso de "interfaca administranto". Kiel ni traktu tion? Mi ja povus doni la rajton al mi mem, ĉar mi estas burokrato. Ĉar tio estas nova trajto de la vikia interfaco, ne ekzistas ion pri tio en nia regularo. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 13:48, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

La kreo de Ĉi tiu nova uzantogrupo estis anoncita ĉi tie ĉe nia vikio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:06, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke ni agu racie, do Tlustulimu rajtigu sin mem por plenumi tiun laboron, vere necesan kaj gravan.--RG72 (diskuto) 14:09, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidis, ke mi povus eĉ difini, kiom longe mi havu la novan rajton kiel "interfaca administranto". Do, kion vi proponas @RG72:? Eĉ eblas difini tion sen limigo. --Tlustulimu (diskuto) 14:35, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi samopinias kaj aprobas.--RG72 (diskuto) 14:38, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via aprobo. Mi ĵus donis al mi la statuson kaj korektis la interfacan paĝon MediaWiki:Gadget-markadmins.js. --Tlustulimu (diskuto) 14:47, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Satelando[redakti fonton]

Nekonatulo aperigis artikolon pri Flago de Satelando. Tio povas esti vera, sed mankas iu ajn ligiloj, mankas aliaj lingvoj, mankas fontoj, povas esti vandalaĵo. La flago eswtas Butano. --Crosstor (diskuto) 05:36, 13 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi forigis ĝin kaj blokis tiun fuŝulun, jam dufoje blokitan antaŭe. Li ĉiam aperigas artikolojn pri neekzistantaj flagoj kaj fuŝas tiujn pri la flagoj realaj. Ĉi-foje li uzis flagon de Butano kiel bildon.--RG72 (diskuto) 06:17, 13 okt. 2018 (UTC)[Respondi]