Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj laŭ tagoj kaj monatoj[redakti fonton]

Mi komencis krei kategoriojn pri naskiĝintoj kaj mortintoj laŭ tagoj kaj monatoj. Ĝis nun ni skribis tiujn "eventojn" en paĝojn pri tagoj, sed tiel ĉi ni povus verki tre tre tre longajn kolonojn kun listo de nomoj kaj tre tre tre komplike poste serĉi "ĝustan" lokon, kie skribi ilin. En la paĝojn pri homoj nun sufiĉos, se ni skribos ankaŭ novajn kategoriojn. Tio estos multe pli simpla ol denova skribado la naskiĝ- kaj mort- indikojn dufoje. Bv toleremaj, se ĉiuj kategorioj (kaj intervikioj) ne estos pretaj tuj. Helpo estas bonvenigata. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:51, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, estus bone aldoni tiun kategorion aŭtomate per informkesto ... kiel Naskiĝintoj en naskiĝjaro kaj Mortintoj en mortjaro. --LiMr (diskuto) 19:35, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi jam kreis ŝablonojn por tiu afero. Ili estas kaj por naskiĝintoj en monato kaj por mortiontoj en monato, ekz. {{Naskiĝintoj en januaro}}, {{Mortintoj en februaro}} ktp., kiuj estos enmetotaj en kategoriojn. Necesos krei multajn kategoriojn por la tagoj kaj aliaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:39, 20 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Filigiloj[redakti fonton]

Dum miaj laboroj en vikipedio mi trovis referencon pere de la ŝablono {{Retarkivo}} (https://web.archive.org/web/20180913001825/http://esp-evoluo.info/kontakto/estraro/) kiu bonege funkciis sed poste mi hejme (kie mine havas intereton) mi legis ĉion kaj kopiis la ligilon ĉar ĝi estis interesa por eniri al la nuna retejo kaj fakte ial ĝi estas pornografiaĵo... mi ne certas kial tium drastan ŝanĝon en la enhavo! Mi bedaŭrinde nun ne scias kie en vikipedio mi trovis tiun ligilon sed post serĉado mi trovis ke ĝi ankaŭ estas en https://eo.wikinews.org/wiki/Burundo:_La_Esperanto-centro_en_Rumonge_ricevis_250_novajn_librojn eĉ neredaktebla!
Mia demando estas: Ĉu ekzistas iu tools aŭ funkcio por forigi/serĉi eksterajn ligilojn en vikipedio?
Mi trovis:
Checklinks - Edit and repair external links
https://toolserver.org/~dispenser/view/Checklinks sed ĝi tute ne funkciis tiucele :(
Bonvolu iu korektu.
JabieroKubo (diskuto) 06:55, 23 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

@JabieroKubo: Ja, ankaŭ tiel funkcias interreto... :-(
Mi vetus, ke la ŝanĝo de enhavo okazis kontraŭ volo de originaj kreintoj. Supozeble ili ne pagis por pluposedi la domajnon esp-evoluo.info kaj iu interreta damnulo ĝin aĉetis kaj metis la novan enhavon (kaj kompreneble, kio enspezigas plej multan monon en interreto? ja la respondo estas en tiu paĝo)...
Ekzsitas speciala paĝo Specialaĵo:Serĉi_ligilon por serĉi ĉiujn eksterajn ligilojn uzatajn en Vikipedio (kaj estas pluraj aliaj interesaj kaj utilaj specialaj paĝoj en Specialaĵo:Specialaj_paĝoj). Mi opinias, ke en tiuj artikoloj indas denove uzi la ŝablonon {{Retarkivo}} por referenci al la malnova versio, ĉar ĝuste nur tie estas utila enhavo.
Pri ŝloso de la paĝo en Vikinovaĵoj respondecas Sahaquiel9102.
Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:49, 23 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde mi jam ne plu estas administranto en Vikinovaĵoj. Oni ŝlosas la novaĵojn ĉar ili estas historiaj tekstoj montrantaj aferon specifan pri momento specifa. Tia estas la maniero kiel agas ankaŭ alilingvaj Vikinovaĵoj. Por malŝlosi ilin, kaj sciintaj ke la afero rilatas al la retadreso esp-evoluo.info, iu devus peti povojn de administranto aŭ peti en meta la malŝlosado de tiuj novaĵoj kaj poste la reŝlosado. Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 02:45, 24 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la utila Specialaĵo:Specialaj_paĝoj pri kiu mi tute ne scis! Mi ankaŭ opinias utila la ligilo al retarkivo!
Al Sahaquiel9102 mi lasis mesaĝon tiel ke eble li trovos tempon por tion korekti. Dankon al ĉiuj! JabieroKubo (diskuto) 00:55, 25 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Kara @JabieroKubo:, fakte mi jam respondis supre. Iu devas administrantiĝi por povi tion ŝanĝi. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 16:39, 25 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Roboto[redakti fonton]

Nuntempe roboto LiMrBot estas aktiva kaj kreas ĝustigojn. Ĉu administranto povus doni statuson memkontrolanto, ĉar amase naskiĝas nekontrolitaj paĝoj? --Crosstor (diskuto) 08:48, 11 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Jam ĝi havas tiun statuson. Ĝi nur ne estas patrolanto, do ne povas memstare patroli artikolojn, kio estas apenaŭ inda por la roboto.RG72 (diskuto) 10:18, 11 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Cc-by-sa-all[redakti fonton]

Saluton, bonvolu ŝanĝi kategorion el Kategorio:Ŝablonoj por bildoj al Kategorio:Ŝablonoj por dosieroj en paĝo Ŝablono:Cc-by-sa-all. Tiu paĝo estas protektita. Dankon. --LiMr (diskuto) 19:52, 14 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:47, 29 maj. 2019 (UTC)[Respondi]