Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Monto Sankta Mikaelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Monto Sankta Mikaelo vidita el sudo

Monto Sankta Mikaelo (en la franca: Mont Saint Michel [mon sen miŜEL]) estas roka insulo en la vadomaro de la marenfluejo de la Couesnon (prononcu kuenong), ĉirkaŭ 1 kilometro antaŭ la normanda marbordo. La insulo famiĝis pro la tie konstruita benediktana monaĥejo (11-a ĝis 16-a jarcento), kiu superrigardas la nur ĉirkaŭ 55.000 kvadratmetrojn grandan insuleton (ĉirkaŭo de proksimume 830 metroj). La statuo de Sankta Mikaelo sur la pinto de la abateja preĝejo kulminas je 170 metroj super la maro. Ĝi estas unu el la plej belaj ekzemploj pri franca mezepoka arkitekturo kaj pri abatejo fortikigita.

Monto Sankta Mikaelo nomiĝas ankaŭ la urbo (departemento Manche, regiono Malsupra Normandio), kiu estis fondita en 708, kaj vivis dum la mezepoko danke al pilgrimuloj kaj hodiaŭ danke al turismo. Atentu en la franca pri la streketo: Mont Saint-Michel estas la monto, Mont-Saint-Michel la urbeto.

Ankoraŭ hodiaŭ loĝas kaj laboras benediktanoj en la monaĥejo, kvankam la Monto Sankta Mikaelo iĝis granda turistocelo, kiun vizitas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da homoj ĉiujare. La monto kaj la golfeto estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko, ekde 1979.

Legu la artikolon...