Viktoria Amelina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoria Amelina
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1986 (1986-01-01)
en Lvivo,  Sovetunio
Morto 1-an de julio 2023 (2023-07-01) (37-jaraĝa)
en Dnipro, Dnipropetrovska provinco,  Ukrainio
Mortokialo bombado de Kramatorsk en Junio de 2023
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj ukrainaanglarusa
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Lviva Politekniko
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • poeto • tradukisto • kantotekstisto • programisto
TTT
Retejo https://de.wikipedia.org/wiki/Wiktorija_Amelina
vdr

Viktoria Amelina (ukraine Вікторія Амеліна) (naskiĝis la  1-an de januaro 1986(nun 1986-01-01) en Lvivo (Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio), mortis la 1-an de julio 2023 en Dnipro) estis ukrainia aŭtorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktoria Amelina studis komputadon ĉe la Lviva Politekniko. Post diplomiĝo, ŝi oficis en komputadaj firmaoj kiel programisto kaj administranto.
En 2014 ŝi forlasis sian oficon por sindediĉi al verkado. Ŝia unua romano Синдром листопаду, або Homo Compatiens ("La fala sindromo aŭ Homo Compatiens") estis publikigita en 2015 kaj temas pri la Egipta revolucio de 2011 kaj la Revolucio de digno. Ĝi ricevis beletrajn premiojn kaj bonajn recenzojn en Ukrainio kaj en la tuta Eŭropo[1]. En 2016, ŝi publikigis porinfanan libron, Хтось, або водяне серце ("Iu, aŭ la akva koro"). En 2017, eldoniĝis ŝia dua romano, Дім для Дома ("La ideala reĝlando de Dom"), pri familio de soveta generalo kiu loĝas apud Lvivo en la hejmo de la pola sciencfikcia aŭtoro Stanisław Lem, kies rakonto pridemandas la sovetian heredaĵon en Ukrainio. Ĝi estis finalanto de la Eŭropunia Beletra Premio en 2019[2].

Amelina iĝis ano de la Internacia klubo PEN. En 2018, ŝi partoprenis la 84-an kongreson de la klubo en Barato kaj prelegis pri la ukrainia kinisto Oleh Stensov, tiam politika prizonulo en Rusio.

Ŝi gajnis la Joseph Conrad- Beletran Premion en 2021[3]. En 2022, ŝi komencis poezian verkadon.

Post kiam komencis la Invado de Rusio en Ukrainion, ŝi esploris la rusiajn militkrimojn[4][5] kadre de kunlaborado kun la homrajta asocio Thruth Hounds[6]. En septembro 2022, apud Izjum, ŝi malkovris la taglibron de la ukrainia aŭtoro Volodomir Vakulenko, kiu estis murdita de la okupantoj[7]. La 27-an de junio 2023, kiam ĉiĉeronante kolombiajn ĵurnalistojn kaj aŭtorojn en Kramatorsko[8], ŝi estis grave vundita de rusia misilatako al restoracio[9][10]. Ŝi mortis pro la kraniaj vundoj en malsanulejo de Dnipro la 1-an de julio[11][12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]