Viktoria Azarenka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoria Azarenka
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1989 (1989-07-31) (34-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj belorusaangla
Loĝloko Montekarlo
Ŝtataneco Belorusio
Familio
Amkunulo Sergei Bubka
Infano 1
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Viktorija Fiodorovna Azarenka, internacie kutime nomata Victoria Azarenka (beloruse Вікторыя Азарэнка, foje ankaŭ Азаранка, ruse Виктория Фёдоровна Азаренко; naskiĝis la  31-an de julio 1989(nun 1989-07-31) en Minsko) estas profesia tenisistino el Belorusio. Ŝia plej alta listigo en la rangolisto de la Virina Tenisa Asocio (WTA) estis n-ro 4, kiun ŝi atingis la 9-an de majo 2011. Ŝi tiel iĝis la historie plej altranga belurusa tenisistino, antaŭ Nataŝa Zvereva.

en la turniro US Open de 2010

Azarenka gajnis du ĉampionecojn de miksita duobla ludo en turniroj de la serio Granda Ŝlemo - la turniron US Open de 2007 kun Max Mirnji kaj la turniron French Open de 2008 kun Bob Bryan. Ĝis la stato de junio 2011, ŝi sollude gajnis sep internaciajn turnirojn, inkluzive de la turniro Sony Ericsson Open de Miamo, Florido en 2009 kaj 2011. Kvarfoje sollude ŝi atingis la kvaronfinalon de turniro el la serio Granda Ŝlemo. Interalie en la turniro French Open de 2011, ŝi malvenkis kontraŭ la posta ĉampiono Li Na el Ĉinio. Nun ŝi vivas en Scottsdale, Arizono, Usono.