Villarejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarejo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26325
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 53′ U (mapo)42.372777777778-2.8875Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 83 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarejo (Provinco Rioĥo)
Villarejo (Provinco Rioĥo)
DEC
Villarejo
Villarejo
Situo de Villarejo
Villarejo (Hispanio)
Villarejo (Hispanio)
DEC
Villarejo
Villarejo
Situo de Villarejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarejo, La Rioja [+]
vdr

Villarejo [biljaREĥo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono. La loknomo Villarejo estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de la apuda municipo Villar de Torre, de kiu ĝi iel dependas.

La malgranda municipa teritorio de Villarejo, en la okcidento de la regiono.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estas ĉe la supra fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis tiuj montoj.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo nur laŭ la regiona ŝoseo LR-204 inter Villar de Torre oriente kaj Cirueña norde. Ĝi estas je pli ol 822 metroj super marnivelo je 44 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio datas de la jaro 1311, en privilegio havigita de Fernando la 4-a de Leono kaj Kastilio, konfirmita de lia filo Alfonso la 11-a de Kastilio en Burgoso la 10an de junio 1315. La loĝloko estis dekomence atribuita al la provinco Burgoso ĝis 1822 kaj 1833 kiam kreiĝis la Provinco Logronjo.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 169 loĝantoj ĝis la nunaj 34.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo (cerealoj kaj terpomoj) kaj forstado (fagoj kaj kverkoj). Lastatempe ekis rura turismo.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj ermitejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]