Vilmos Huszár (literaturisto)
Vilmos Huszár (literaturisto) | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Huszerl Márk |
Naskiĝo | la 15-an de novembro 1872 en ![]() ![]() |
Morto | la 11-an de oktobro 1931 en ![]() |
Lingvoj | hungara • franca • hispana • angla |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto universitata instruisto Literatura tradukisto literaturhistoriisto ![]() |
Vilmos Huszár [vilmoŝ husAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Huszár Vilmos estis hungara tradukisto, literaturisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Huszerl Márk [huserl], nobela antaŭnomo estis (ekde 1916) nagykállói [nadjkAlOi].
Márk Huszerl[1] naskiĝis la 15-an de novembro 1872 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 11-an de oktobro 1931 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Huszár (literaturisto) devenis el juda familio. Li komence estis presisto, dum laboro li maturiĝis, eĉ studis en Budapeŝto kaj Parizo, fine li doktoriĝis. Dum la studjaroj li estis ĵurnalisto por vivteni sin. Li instruis ekde 1903 en Scienca Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Ferenc József, ekde 1908 li estis redaktoro de revuo, krome li tradukis. Lia edzino naskis du filojn en 1917 kaj 1919.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A modern magyar irodalom (hungare kaj hispane, 1895)
- P. Corneille et le théâtre espagnol (premiita, 1903)
- Molière et l'Espagne (1907)
- A magyar irodalom helye az európai irodalomban: összehasonlító irodalomtörténeti vázlat (1916)
- Felelős-e Magyarország a világháboruért? (1926)
- Életem regénye (membiografia romano, 1930)