Viro de Tollund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La viro de Tollund en la muzeo Silkeborg

La viro de Tollund (dane: Tollundmanden) estas marĉomumio malkovrita la 6-an de majo 1950 en torfejo en Bjaeldskovdal, 10 km okcidente de Silkeborg en Danio, de Viggo kaj Emil Højgaard. La stato de la viro estis tiom bona, ke la trovintoj unue opiniis, ke li estis nuntempa murdviktimo.

La viro de Tollund kuŝis malstreĉite sur unu flanko, la kruroj fleksitaj. Oni taskis lin 40-jara, kaj sufiĉe malgranda (161 cm). La fingraj premsignoj kaj haŭtlinioj sur la plandumoj tute ne malsimilas al tiuj de nuntempaj homoj. Li ŝajnis flegita, liaj haroj estis tonditaj. Ĉefe la vizaĝo estas bone konservita, tiel ke eblas vidi liajn personajn vizaĝtrajtojn, sulketojn kaj barboharojn.

La manko de vestoj indikas, ke li estis vestita de ŝtofoj el plantaj fibroj, kiel lino, kanabourtikacoj, kiujn detruis la marĉa acido.

Scienca analizo[redakti | redakti fonton]

Post lasta analizo per karbono 14 oni determinis ke la viro de Tollund, vivis ĉirkaŭ -350, t.e. en la antaŭ-romia ferepoko.

Li estis verŝajne ano de ĝermana tribo.

La analizo de la poleno trovita en la bone konservita stomakenhavo indikis kiel periodo de la morto la malfruan vintron aŭ fruan printempon. La enhavo konsistis el kaĉogriaĵo konsistanta nur el plantosemoj kiel Hordeo kun ergota fungo, lino, Camelina sativa, Setaria, Matricaria kaj poligono. Oni supozas, ke la viro manĝis sian lastan manĝon nur kelkajn horojn antaŭ sia morto.

Dum la frua ferepoko oni kutime ne enterigis kadavrojn, sed bruligis ilin. Marĉoj estis por la tiamaj homoj rite gravaj lokoj; multaj oferaĵoj kaj ankaŭ bestoj estis submarĉigitaj. La kordo, kiu troviĝas daŭre ĉirkaŭ lia kolo, montras, ke li perforte mortis, aŭ per pendumo aŭ per strangolado. Verŝajne la viro de Tollund estis mortigita kiel homofero kaj submarĉigita poste.

La viro de Tollund kaj la cirkonstancoj de la trovaĵo ne estas esceptaj. Ili similas al multaj aliaj marĉomumioj, kiel la virino de Elling, trovita je nur 90-metra distanco, aŭ la du jarojn poste malkovrita viro de Grauballe, kies mumio videblas en la muzeo de Moesgard ĉe Arhus.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kiam marĉomumioj estas eltorfigitaj ili tre rapide sekiĝas kaj diseriĝas. Ĉar la vizaĝo de la viro de Tollund konservis ĝis la plej fajnaj detaloj kaj donas impreson de trankvila, dormanta korpo, tial oni decidis konservigi la kadavron kaj ekspozicii ĝin al la publiko.

Dum la 1950-aj jaroj la konservado per polietilenglikolo estis la nura eblo, tial nur la kapo konserviĝis, dum la korpo sekiĝis. En postaj jaroj la korpo estis tute renovigita per silikono, tiel ke nun la viro de Tollund denove videblas tia, kia li trapasis jarcentojn en la marĉo.

Nuntempe la mumio videblas en la muzeo de Silkeborg en Jutlando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christian Fischer Der Tollund-Mann und die Elling-Frau. Silkeborg Museum
  • Wijnand van der Sanden Mumien aus dem Moor - Die vor- und frühgeschichtlichen Moorleichen aus Nordwesteuropa. Drents Museum / Batavian Lion International. Amsterdam 1996. ISBN 90-6707-416-0
  • Glob, P.V.: The Bog People. Iron Age Man preserved. Cornell University Press, 1969 ISBN 0-8014-0492-4 - klassisches Buch über Moorleichen und ihre Deutung als Menschenopfer.
  • Tacitus: Germania, lat./dt., Reclam, Ditzingen 1972 u.ö. ISBN 3-15-009391-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 56° 9' 52" N, 9° 23' 34" O