Vitelina parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vitelina parulio
Vitelina parulio
Vitelina parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. vitellina'
Dendroica vitellina
(Cory, 1886)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Proksimuma vivteritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vitelina parulioKajmana parulio (Dendroica vitellina) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.

Ĝi troviĝas en la Kajmanoj kaj en la insuloj Santanilla en Honduro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, arbustaroj kaj eĉ urbaj areoj. Ĝi iĝis rara pro habitatoperdo.

Ĝi estas specio kun tre flavaj subaj partoj kaj ankaŭ flavecaj vixaĝo kaj nuko male al aliaj samgenranoj; en la vizaĝo videblas grizecaj kronostrio, traokula strio kaj nur komenco de la subokula strio kiu en parencaj samgenranoj ĉirkaŭas subokulan makulon. La krono kaj suba dorso estas olivgrizecaj kaj la flugiloj grizaj kun ne tre markataj helaj flugilstrioj. Ankaŭ la vosto estas griza. La kruroj estas rozgrizecaj. La beko grizeca kaj pintakra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]