Vittorio Emanuele Orlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vittorio Emanuele Orlando
VittorioEmanuelleOrlando28379v cropped.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Vittorio Emanuele Orlando
Naskiĝo 19-an de majo 1860 (1860-05-19)
en Palermo
Morto 1-an de decembro 1952 (1952-12-01) (92-jara)
en Romo
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Palermo
Profesio politikisto, profesoro, diplomato
Lingvoj itala lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Vittorio Emanuele ORLANDO (Palermo, la 18-an de majo 1860 - Romo, la 1-an de decembro 1952) estis itala politikisto, juristo kaj preleganto.

Oni scias, ke li reprezentis Italion en la Pariza Konferenco pri Paco de 1919 kun sia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Sidney Sonnino, sekvante la italan venkon kune kun la Triopa Entento kontraŭ la Centraj Imperioj dum la Unua Mondmilito, simbola rolo, kiu gajnis al li la titolon "Prezidanto de Venko". En 1946, post la fino de la Dua Mondmilito kaj de la faŝisma diktaturo, Orlando estis membro kaj prezidanto de la Konstituciiga Asembleo, kiu post la referendumo havis la taskon formaligi la formon de la itala ŝtato en la respubliko. Aldone al lia grava politika rolo, Orlando estas ankaŭ konata pro siaj verkoj, pli ol cent verkoj, pri juraj kaj juĝaj aferoj. Distingita itala juristo kaj politikisto, li estis profesoro pri konstitucia juro kaj administra juro en la universitatoj de Mesino, Modeno, Palermo kaj Romo. Li ankaŭ estis la fondinto de la itala publika jurstudo. Li multe kontribuis al juraj sciencoj; li redaktis la unuan kompletan traktaton pri administra leĝaro (1897-1925), en kiu estis inkluditaj la kontribuoj de la plej aŭtoritataj aŭtoroj de la temo. Precipe la tiel nomata "priskriba metodo" estas montrita en la verko, kiu indikas la principojn de organizo kaj administracia agado kaj ekzamenas la celojn de la administrado.