Vivares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vivares
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 06412
Demografio
Geografio
Geografia situo 39° 5′ N, 5° 54′ U (mapo)39.087055555556-5.8961944444444Koordinatoj: 39° 5′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 283 m [+]
Vivares (Ekstremaduro)
Vivares (Ekstremaduro)
DEC
Vivares
Vivares
Situo de Vivares

Map

vdr

Vivares [biBAres] estas submunicipo de la municipo Don Benito, provinco Badajoz (regiono Ekstremaduro), Hispanio.

Ĝi estas ĉe la aŭtoŝoseo EX-A2, tuj ĉe la provinca limo kun Céceres, inter Miajadas kaj Ruecas. Ĝi apartenas al la komarko Vegas Altas kaj al la jurisdikcia teritorio de Don Benito.

Vivares estas vilaĝo de koloniigo konstruita meze de la 1960-aj jaroj kies nomp devenas el anzinaro nomita "Los Vivares", pro la iama abundo de kuniklejoj, kiu estis ŝtatigita dum la disvolvigo de la Plan Badajoz.

La devenlokoj de la familioj de la nuna loĝantaro estas tre diversaj kaj disaj, kaj ĉefe maljunuloj sentas sin identigitaj kun sia devenloko, pro kio en Vivares ne estis propraj radikoj. Estas familioj devenaj de diversaj punktoj de la regiono: nome Valle de Santa Ana, Villanueva de la Serena, La Albuera, La Parra, La Garrovilla, Valle de Matamoros, Rena, Alcollarín, Cheles, Berlanga, Oliva de Mérida, Cabeza del Buey, Campanario, La Roca de la Sierra, Arroyomolinos, Abertura, Valencia de las Torres, Arroyo de San Serván ktp.

La ĉefa enspezofonto estas la intensiva agrikulturo (75 %). La ĉefaj produktoj estas tomatoj, melonoj, maizo kaj rizo, krom fruktarboj. Estas ankaŭ kortobirdoj kaj iom de brutobredado de ŝafoj. La Kooperativo "San Miguel" estis fondita de la unuaj kolonoj cele al kunigo de klopodoj por plibonigi la situacion de la malgrandaj kaj mezgrandaj agrikulturistoj.


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vivares en la hispana Vikipedio.