Saltu al enhavo

La Roca de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Roca de la Sierra
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 06190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 436  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 7′ N, 6° 41′ U (mapo)39.109108-6.6901838Koordinatoj: 39° 7′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto 248 m [+]
Areo 109,6 km² (10 960 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Roca de la Sierra (Hispanio)
La Roca de la Sierra (Hispanio)
DEC
Situo de La Roca de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Roca de la Sierra [+]
vdr

La Roca de la Sierra (La roko de la montareto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas roqueños. La censita populacio en 2008 estis de 1.535 loĝantoj.

La Roca de la Sierra estas situa en la centrokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 248 m; je 38 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 48 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 109,6 km².

Ĝi estas inter Puebla de Obando kaj Villar del Rey, je 38 km de Badajoz laŭ la ŝoseo EX-100, okupante depresion inter montaretoj. La loko etendas sian domaron sur ebenaĵo ĉirkaŭata de malaltaj montetoj kiuj markas la transiron inter la sierra de San Pedro kaj la valoj de la rivero Guadiana.

La klimato estas mediteraneo kun malvarmaj vintroj kaj sekaj kaj varmaj someroj. La proksimeco de montaroj favoras pliigon de pluvo. La tipa mediteranea arbaro reprezentiĝas ĉefe per korkokverko kaj malplie de anzino pro plia humideco ol ĉe similaj terenoj, kun aliaj specioj de la makiso kiel la cisto, ulekso, lavendo ktp.

Populacio

[redakti | redakti fonton]

La populacio de la Roca de la Sierra kreskis ĝis mezo de la 20a jarcento. Post 1950 la elmigradon sufergis tiu municipo kaj forportis ĝis 1986 preskaŭ la duonon de la ĝistiama populacio. Tiu municipo, allogata forte de la urbo de Mérida, spite havi dum la jarkvino 1981-1985 alta naskindicoon (16,1 por 1000) kaj malaltan mortindicon (10,5 por 1000) perdas populacion dum tiu jarkvino je 33,1 por 1000.

En 1986 ankoraŭ hegemoniis agrikulturo kun 73,5% de la laborantaro, poste servoj (15,6%), konstruado (8,2%) kaj industrio (2,7%). La kultivoj esta ĉefe cerealoj (89%) kaj olivarbaro. En brutobredado bovoj (753), ŝafoj (512), porkoj (86) kaj kaproj (39).

Estas restaĵoj de prahistoriaj setlejoj nome dolmenoj en la bieno de la Muela, el kiuj restas videblaj nur tiuj de Monje (kun iom da koridoro) kaj de Moro.

Aktuala setlejo

[redakti | redakti fonton]

Mezepoka, sed necerte en la 13a jarcento dum la reconquista fare de Alfonso la 9-a de Leono. La problemoj de transporto inter Cáceres kaj Badajoz bezonis stabilan setlejon kaj verŝajne profitis fruktodonan medion por la tiea Vilaĝo de Manzanete, poste La Roca de la Sierra. El tio restas kapelo de la 13a aŭ 14a jarcento, nun en la tombejo. En la 14a jarcento certe ekkonstruiĝis la preĝejo kaj ĉirkaŭ tiam la ponto super la rojo Troya.

Estis antikva vilaĝeto malaperinta en la 17a jarcento, kiu situis inter La Roca de la Sierra kaj La Nava de Santiago, en belega pejzaĝo de anzinoj kaj cistoj ĉe la rojo Lorianilla. En tiu sama medio troviĝas nombraj dolmenoj, kiel tiuj de Lácara, la Moneda, la Cueva del Moro, la Cueva del Monje, ktp., kaj abundaj prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj. Tien translokiĝis en 1551 la monaĥejo de franciskanoj antaŭe situa en La Roca de la Sierra. La nova fondaĵo estis farata de la monaĥo Alonso de Manzanete, ĉe malnova ermitejo dediĉita al Sankta Isidro. Poste okazis tie gravaj kunvenoj de franciskanoj ekzemple kiam oni elektis Provinculon de la Ordeno la Sanktulon Pedro de Alcántara.

La Monaĥejo de Loriana

[redakti | redakti fonton]

Tiu monaĥejo estis simple propre ĉe fondaĵoj de franciskanoj. Ĉirkaŭ eta klostro de duobla arkaro kun centra puto estas la konstruaĵoj de la monaĥejo kaj la preĝejo. Ekstere elstaras kvadrata turego angule. La tutaĵo estas tro ruina kaj utilas kiel brutejo.

Ĉirkaŭ 1835 (desamortización de Mendizábal) jam estis malplena la monaĥejo. Legendo rakontas ke la monaĥoj mortis pro manĝo de venenaj fungoj (Amanita phalloides). Alia legendo apogiĝas sur la fakto ke estis sur la fasdo nombraj kuglospuroj tre verŝajne de la epoko de la Hispana Milito de Sendependigo ĉar la napoleona armeo atakis la vilaĝon La Roca de la Sierra, rabis kaj mortigis la vilaĝestron. Tre verŝajne la vilaĝanoj fuĝis kaj rifuĝiĝis en la monaĥejo.