Vizito de Joe Biden en Ukrainio en 2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biden kaj Zelenskij ekster la Monaĥejo de Sankta Mikaelo, Kijivo.

La 20-an de februaro 2023, la Prezidanto de Usono Joe Biden venis al Kijivo, la ĉefurbo de Ukrainio. Tio estis lia unua vizito ĉe la prezidanta posteno (antaŭe li venis en Ukrainion 6 fojojn, kiel Vicprezidanto) kaj la unua vizito de la usona estro en Ukrainio ekde 2008.[1]

La memorsurskribo de Joe Biden estis lasita en la vizitlibro de la Mariinskij palaco.

La vizito de Biden markis la unuan fojon kiam reganta Prezidanto de Usono vizitis batalzonon nekontrolitan de la usona armeo ekde almenaŭ 1864 (tiam Prezidanto Abraham Lincoln, laŭdire, spektis la batalon de Fort Stevens dum la Enlanda Milito).[2]

Dum la vizito, Biden renkontiĝis kun ukraina Prezidanto Volodimir Zelenskij kaj lia edzino Olena Zelenska.[1] Aviadilaj sirenoj bruis en Kijivo dum Biden kaj Zelenskij promenis eksteren. La sirenoj estis ekigitaj de rusia MiG, portanta hipersonan misilon, ekflugante en Belorusio.[3]

Biden okazigis komunan gazetaran konferencon kun Zelenskij en Mariinskij palaco, rimarkante, ke "Unu jaron poste, Kijivo staras. Kaj Ukrainio staras. Demokratio staras. La usonanoj staras kun vi, kaj la mondo staras kun vi".[4]

La usona prezidanto sciigis plian armean helppakaĵon por Ukrainio, kun valoro de 500 milionoj da dolaroj kaj inkluzive de municio por la HIMARS-raketlanĉilsistemo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Child, David. "Putin's war plans 'plain wrong', Biden says in Ukraine". www.aljazeera.com
  2. Biden’s Surreal and Secretive Journey Into a War Zonel The New York Times
  3. "Biden Makes a Big Cameo in Kyiv". New York.
  4. Tomazin, Farrah (February 21, 2023). "The three reasons Biden risked everything to get to Kyiv". The Sydney Morning Herald