Vjaĉeslav Boĉarov
Vjaĉeslav Boĉarov ruse Вячеслав Алексеевич Бочаров | |
Naskiĝo | la 17-an de oktobro 1955 en Donskoj, Tula provinco, RSFSR, Sovetunio |
---|---|
Soldata kariero | |
Rango: | kolonelo |
Tempo de deĵoro: | 1973—2010 |
Speco: | specialaj fortoj |
Taĉmento: | Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekureca Servo de Rusio |
Militoj: | Soveta-afgana milito Unua Ĉeĉena milito Dua Ĉeĉena milito |
Bataloj: | Terorisma atako en Beslano |
Medaloj: | medalo «Ora Stelo», ordeno «Pro militaj meritoj», ordeno de Ruĝa Standardo, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a rango, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo «Pro kuraĝo», medalo «Memore al la 850-jariĝo de Moskvo», medalo «60 jarojn de la Armitaj Fortoj de Sovetunio», medalo «70 jarojn de la Armitaj Fortoj de Sovetunio», medalo «Pro atingoj dum specialaj operacoj», medalo de Margelov, medalo «Pro atingoj en militservo» (Ministerio pri defendo) de la 1-a rango, medalo «Pro senriproĉa servo» de la 2-a rango, medalo «Pro senriproĉa servo» de la 3-a rango, Signo de la Soldato-Internacionalisto, ordeno «Stelo» de la 3-a rango (Afganio), medalo «De la dankema afgana popolo» (Afganio) |
Persona informo | |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Sinelnikove |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Ryazan Airborne Command High School (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Vjaĉeslav Boĉarov (ruse Вячеслав Алексеевич Бочаров; naskiĝis la 17-an de oktobro 1955, Donskoj, Tula provinco, RSFSR, Sovetunio) estas rusia militisto, oficiro de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekureca Servo de Rusio, kolonelo, grave vundita dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Li estis honorigita kiel Heroo de Rusio[1]. Li estas ano de la Socia Ĉambro de Rusio ekde 2014, la unua vic-sekretario de la Socia Ĉambro de Rusio. Ano de la Plenuma komitato de la Parolimpika komitato de Rusio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj objektoj | |
---|---|
Kolonelo Vjaĉeslav Boĉarov |
Vjaĉeslav Boĉarov naskiĝis la 17-an de oktobro 1955 en urbo Donskoj (Tula provinco) en rusa familio[1]. Liaj gepatroj divorcis, li restis kun patrino kiu estis simpla laboristino kaj pene laboris. Do li diras ke «la ŝtato edukis min»[2]. Poste la familio translokiĝis al urbo Sinelnikove (Dnipropetrovska provinco, Ukrainia SSR. En mezlernejo li estis komsomolano kaj gvidis grupojn de junaj dzerĵinskanoj, kiuj subtenis la ordon en publikaj lokoj (dancejoj, festenoj ktp). Li ĉiam revis pri militista kariero. Post la oka lernojaro li volis enmatrikuliĝi en Suvorov-lernejo, sed pro iu hazardo, ligita al fuŝo de militkomisarejo, malsukcesis fari tion[3]. Post fini en 1973 mezlernejon N 1[4] li enmatrikuliĝis en la Rjazana Supera Paraŝutista Militestra lernejo, sukcesinte malgraŭ grandega konkureco (25 kandidatoj por ĉiu loko)[2]. Tiun lernejon li finis en 1977. Poste li servis en la Paraŝutistaj trupoj, komandis la suboficiran lernejon en vilaĝo Gaižiūnai (Litovia SSR)[1].
Militservo en Afganio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj objektoj | |
---|---|
Vjaĉeslav Boĉarov en Afganio |
De 1981 ĝis 1983 li militservis en Afganio, kie ankoraŭ en 1980 pereis lia samlernanto laŭ la militlernejo Ivan Proĥorov, kiu trafis embuskon[5]. Vjaĉeslav Boĉarov estis vickomandestro de skolta roto kaj vickomandestro de paraŝutista roto de la 371-a gvardia paraŝutista regimento de la 103-a gvardia paraŝutista divizio.
En februaro 1982, kiam li nur du monatojn servis en Afganio, la 103-a paraŝutista divizio pretigis operacon en distrikto Tagabo, 50 km nord-oriente de Kabulo. Lia roto devis okupi dominantan altaĵon, de kie muĝahidoj povus pripafi kolumnon. Gvidata de li skoltogrupo el 14 paraŝutistoj trafis embuskon kaj estis ĉirkaŭita de gerilanoj. Jam la unuaj mitralpafoj trabatis liajn krurojn, kiujn eniris tri kugloj. Li diris tion al neniu por eviti panikon, injektis al si maldolorigilon kaj plu gvidis la batalon. Post kelkaj horoj la paraŝutistoj sukcese rebatis ĉiujn atakojn, grave damaĝis malamikon, batale trarompis la blokadon kaj renkontiĝis kun paraŝutista bataliono subestre de majoro Aleksandr Solujanov, kiu iris por helpi ilin[6]. Krom supera leŭtenanto Boĉarov nur du soldatoj estis vunditaj kaj neniu pereis. Pro tiu ĉi batalo li estis honorigita de ordeno de Ruĝa Stelo[5].
Li diras, ke ŝatis la militservon en Afganio, do ne volis reveni kaj eĉ oficiale petis pri tio.
|
Ĝis nun Vjaĉeslav Boĉarov opinias ke la milita ĉeesto de Sovetunio en Afganio estis necesa kaj pravigita de la kontraŭstaro al Usono[5].
Militservo en lernotaĉmentoj
[redakti | redakti fonton]Post reveni Sovetunion, li militservis en la 51-a gvardia paraŝutista regimento de la 106-a gvardia paraŝutista divizio (Tulo). Poste li komandis lernoroton en la 332-a suboficira lernejo (milittrupo N 55562)[4] de la 242-a lernocentro de la Paraŝutistaj trupoj en vilaĝo Gaižiūnai (Litovia SSR)[1][7].
En 1990 li finis la Superan Militakademion de M. V. Frunze. Ekde 1990 Vjaĉeslav Boĉarov estis komandestro de la stabo de la 226-a paraŝutista lernoregimento.
De 1993 ĝis 1998 li servis en la Administracio de la Komandestro de la Paraŝutistaj trupoj, en Moskvo[1]. Salajron oni ne pagis dum pluraj monatoj, do same kiel aliaj staboficiroj, li kromlaboris kiel gardisto en noktovendejo. Por ricevi ĉambron en komunloĝejo li dungiĝis kiel stratpurigisto. Do matene li purigis stratojn kaj poste iris al la stabo de la Paraŝutistaj trupoj[5].
La Centro de Speciala Destino de FSB
[redakti | redakti fonton]Eksteraj objektoj | |
---|---|
Vjaĉeslav Boĉarov en Ĉeĉenio |
En 1998 oni invitis lin al la ĵus fondita Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, kie li servis en la Administracio «V» («Vimpel»)[1]. Ekde 1999 li partoprenis la Duan Ĉeĉenan militon, kie estis denove vundita[1].
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Vjaĉeslav Boĉarov en Ĉeĉenio |
Foje helikoptero, en kiu li kun siaj soldatoj revenis post plenumi bataltaskon estis paffaligita en la Vedena ravino (Ĉeĉenio) kaj disfalis. Ĉiuj estis vunditaj, krom Vjaĉeslav Boĉarov kaj majoro Andrej Ĉiriĥin. Ili sukcesis sub pafado fortreni 16 vunditajn soldatojn aliloken kaj batale trarompis blokadon[5].
En 2000 li malĉeeste finis la Akademion de ekonomiko kaj ŝtatservo ĉe la Prezidanto de Rusio laŭ la fako «La ŝtata kaj municipa administrado»[1][4].
Dum la liberigo de la ostaĝoj en Beslano li estis la unua servanto de la CSN de FSB, kiu eniris la lernejon. Dum la batalo li estis grave vundita ĉe la kapo.
La 11-an de oktobro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio (medalo 833)[1].
Ĝis 2010 li plu servis kiel vicestro de operacia-batala taĉmento de la Administracio «V»[1].
En oktobro 2010 li eksiĝis de la militservo kaj dediĉis sin al la socia agado[1].
Vjaĉeslav Boĉarov loĝas en Moskvo[1].
La operaco en Beslano
[redakti | redakti fonton]La 1-a de septembro 2004 estis dimanĉo kaj Vjaĉeslav Boĉarov kiel veterano de la Afgana milito devis partopreni televidan programeron pri la fama kantisto Iosifo Kobzon, kiu koncertis iam antaŭ sovetiaj militistoj en Afganio. Sed al lia televokilo alvenis urĝa mesaĝo, kio signifis ke dum 90 minutoj li devas alveni taĉmenton. Tie oni sciigis al li, ke en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli centojn da homoj. Hejmen li telefonis jam de la milita flughaveno Ĉkalovskij[8].
Ili alteriĝis en Vladikavkazo, de kie per busoj atingis Beslanon kaj dislokiĝis en kolegio 300 metrojn for de la lernejo. Tie funkciis la stabo, kiu ordonis taskojn al ĉiuj trupoj[8].
|
La 3-an de septembro 2004 en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ostaĝoj, okazis eksplodo (laŭ lia memoro je la 13-a horo)[8]. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon.
Plej granda parto de lia grupo impetis al la elementa lernejo, dum li kun du oficiroj ekkuris al la metiejoj. De tie ili penetris unue la kuracejon, sed tie mankis trapasejo al la lernejo indikita en la lerneja plano, do sub pafado ili impetis al la sporthalo. Li estis la unua, kiu eniris ĝin[8].
|
Tie li trovis kelkajn kontuzitajn, sed ankoraŭ vivajn virinojn kaj knabinon proksimume 14-jaran. Li fortrenis ilin al pli sekura senfenestra vestejo kaj, ne trovinte aliajn postvivintojn, eliris koridoron por kontroli, ĉu mankas teroristoj ĉe fenestroj kaj «streĉigiloj» (minoj kun streĉigitaj ŝnuroj). Tio ebligus malblokadon de la fenestroj kaj eniron de aliaj specfortuloj. Sed okazis interpafado dum kiu li estis grave vundita[8]. Kuglo eniris sub la maldekstra orelo kaj eliris sub la maldekstra okulo. La supra makzelo kaj palato estis forŝiritaj, la nazo tordita, la okuloj kontuzitaj, la cerbo lezita. La vizaĝo estis tiom grave kripligita, ke neniu rekonis lin kaj li trafis malsanulejon en senkonscia stato, do oni enlistigis lin inter pereintoj.
|
Poste iu specfortulo rememoris, ke en la koridoro staris teroristo, kiu trapafadis ĝin per mitralo kaj pafis Vjaĉeslavon Boĉarov. Kiam la murdisto alkuris la kolonelon, do vidis ke mankas duono de lia kapo kaj ne ĝisbatis lin konsiderinte lin morta. Sur lin aldone falis trabo, sed tamen li postvivis[10]. Oni jam elfosis por li tombon en la Nikolo-Arĥangela tombejo (Moskvo), kie estis enterigitaj pereintaj en Beslano specfortuloj[11].
Post 12 kirurgiaj operacioj, dum kiuj oni uzis haŭton kaj oston de la maldekstra mano por rekonstrui la vizaĝon[3], li revenis al la militservo[12]. Inter operacioj li jam partoprenis specialajn operacojn[2].
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Vjaĉeslav Boĉarov en la beslana lernejo |
Rilato al la kritiko de la operaco
[redakti | redakti fonton]Vjaĉeslav Boĉarov tute malaprobas versiojn pri neorganizita sturmo, same kiel pri specfortulaj celpafistoj kiuj kvazaŭ trafis eksplodaĵojn en la sporthalo, kaŭzinte eksplodojn, pri pafado per fajroĵetiloj kontraŭ la tegmento, ktp. Organizaĵon «Patrinoj de Beslano» li konsideras mensoga kaj eĉ instigata por tiu de la malicaj okcidentaj fortoj[9].
En 2007 (kaj plurfoje poste) li denove vizitis Beslanon kaj rememoras, ke lokanoj akceptis lin kiel heroon, aparte tiuj savitaj de li en la lernejo[9].
Personeco
[redakti | redakti fonton]Amikoj ofte rememoras kiel li helpis al subuloj malgraŭ sia komandestra posteno. Tiel foje en Afganio lia grupo estis blokita en montaro kaj alflugis helikopteroj por savi ilin. Alvenintoj miris, ke la evakuadon gvidis homo en nura pantaloneto. Poste oni eksciis, ke tio estis Vjaĉeslav Boĉarov, kiu fordonis siajn vestojn al vunditaj soldatoj por savi ilin de malvarmiĝo[13]. Printempe de 1983 liaj skoltistoj ŝirmis marŝon de paraŝutista regimento en Panĝŝera valo (Afganio) kaj soldato Vasilij Muntjan ne ricevis felbotojn, ĉar ties stoko elĉerpiĝis. Nokte Vjaĉeslav Boĉarov kontrolis deĵorpostenojn kaj rimarkis, ke la soldato preskaŭ frostvundiĝis. Do li simple fordonis al li siajn felbotojn. Baldaŭ pri tio parolis ĉiuj soldatoj de la regiono[3].
|
Malgraŭ sia 37-jara militservo, Vjaĉeslav Boĉarov ne estas militema kaj en siaj publikaj paroloj ĉiam koncentriĝas je bazaj nocioj kiel devo, honoro, memoro kaj digno. Ekzemple post viziti rifuĝejojn por viktimoj de la Donbasa milito, en Voroneĵa provinco (Rusio) li diris, ke «la plej bona kion oni povas nun fari por ili estas helpi haltigon de la milito»[14]. Li certas, ke se soldato militas nur por ricevi adrenalinon kaj ne povas vivi sen militado, do komandestro devas sendi lin al psikologo[12]. Vjaĉeslav Boĉarov ĉiam akre kontraŭas akuzojn de islamo kiel «religio de perforto», asertante ke neniu religio pravigas la teroron kaj tio estas nur personaj eraroj kaj perversoj de la religiaj dogmoj[15]. Li mem diras, ke lernis ĉiujn preĝojn dum bataloperacoj en Kaŭkazo[2]. Li ofte citas vortojn de rusa filozofo Ivan Iljin: «Vivi decas nur por tio, por kio oni pretas morti» kaj lastajn vortojn de sia amiko Aleksej Balandin, pereinta en Ĉeĉenio: «Estimu unu la alian»[12].
Li estas modesta homo kaj foje en privata konversacio diris, ke inter liaj najbaroj apenaŭ tri ĝis kvar scias, ke li estas Heroo de Rusio[16].
Socia agado
[redakti | redakti fonton]Li partoprenas socian aktivadon, inkluzive la patriotan edukadon de junularo, veteranan agadon.
Li estas:
- prezidanto de la Moskva regiona sekcio de la Tutrusia federacio de la homoj kun lezita apogmova sistemo[17];
- estrarano de la Interregiona socia organizo «Klubo de la Herooj de Sovetunio, honorigitoj de ĉiuj ordenoj de Gloro, kaj de la Herooj de Rusio (Moskvo kaj Moskva provinco)»[18];
- vic-prezidanto de la estraro de la Rusia unio de la veteranoj de Afganio[17];
- prezidanto de fonduso «Soldatoj de la 21-a jarcento kontraŭ militoj»[17].
- vic-prezidanto de la Rusia Infanfonduso[4]
Ekde 2014 Vjaĉeslav Boĉarov estas ano de la Socia Ĉambro de Rusio (li estis aprobita de la ukazo de la Prezidanto de Rusio N 85 la 18-an de februaro 2014)[17]. Tie li estas la unua vic-sekretario[19] kaj estras komisionon pri volontulado[20]
Interalie en 2014 li vizitis okcidentajn regionojn de Rusio por esplori cirkonstancojn, kiujn trafis ukrainiaj rifuĝintoj, viktimoj de la milito en Donecka kaj Luhanska provincoj, kaj helpi ilin[14].
|
Premioj kaj honorigoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj objektoj | |
---|---|
Vjaĉeslav Boĉarov apud sia monumento en la Rjazana paraŝutista lernejo |
La 14-an de februaro 2007 la Fonduso de Regiona Disvolviĝo aljuĝis al li premion «Heroo de nia tempo»[1].
Eksteraj objektoj | |
---|---|
Vjaĉeslav Boĉarov kaj Vladimir Putin |
La Rusia Infanfonduso aljuĝis al li en 2007 honortitolon «Kavaliro de infanaĝo» (inter savitaj de li en la sporthalo estis ankaŭ knabo Kazbek Gaĝijev)[22].
En 2008 li iĝis estas laŭreato de la Internacia socia-patriota akcio «Estas tia profesio — defendi la patrujon»[1].
La 20-an de januaro 2014 la fonduso de Vladimir Visockij enmanigis al li premion «Sia vojsulko» por la 2013-a jaro[12][23][24].
Li estas honora civitano de urbo Donskoj ekde 2009[1]. En la urbo regule okazas futsalaj turniroj je lia nomo[25].
Familio
[redakti | redakti fonton]Li estas edziĝinta, havas filinon kaj filon[12]. Lia patrino plu loĝas en Ukrainio[2].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Televida programo: renkontiĝo de Vjaĉeslav Boĉarov kun gejunuloj ruse
- Televida programo: «Milita sekreto» pri Vjaĉeslav Boĉarov ruse
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 Герой России Бочаров Вячеслав Алексеевич (ruse). Herooj de Rusio. Arkivita el la originalo je 2012-05-19. Alirita 2015-01-14.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Новый уровень. Герой России Вячеслав Бочаров. (ruse). Новый уровень (2014-03-22). Alirita 2014-01-18.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 . Из списка павших исключить (ruse). Ruĝa Stelo (gazeto) (2007-01-31). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Встреча студентов и преподавателей московских колледжей с Героем России Вячеславом Бочаровым (ruse). Вера и время (2013-02-26). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 . Афганистан, Чечня, Беслан. Жизнь одного офицера (ruse). RIA Novosti (2014-02-16). Arkivita el la originalo je 2015-01-16. Alirita 2015-01-16.
- ↑ . Мужество: Из списков погибших исключен (ruse). Fratĉjo (2007-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ Бочаров Вячеслав Алексеевич (ruse). Центр военно-политических исследований. Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Вячеслав Бочаров (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2015-01-16. Alirita 2015-01-16.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 9,3 . Вячеслав Бочаров: «Когда мы прилетели в Беслан, народ на нас смотрел, как на посланников небес» (ruse). Политическое образование (2011-08-31). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-16.
- ↑ . Из списка погибших исключен. Фото. Видео. (ruse). Трибуна народа (2013-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
- ↑ . Урок мужества ветеранов ВДВ и спецназа. 10.02.10. (ruse). Столичный информационный портал (2010-02-11). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 И. З. Фархутдинов, З. Ш. Цыганова Борьба с терроризмом в евразийском пространстве (ruse). Eŭrazia Jura Revuo. Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ . Герои нашего времени (ruse). Culture.ru (2013-12-09). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-18.
- ↑ 14,0 14,1 . Герой России Вячеслав Бочаров: «Лучшая помощь для беженцев — остановить войну» (ruse). Воронежский курьер (2014-07-04). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ . Кто, если не я? (ruse). Конкурс на соискание литературной Премии «Куликово поле» (2014-9-7). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-18.
- ↑ . Казацкие кресты — «боевым братьям» (ruse). Всероссийская общественная организация ветеранов «Боевое братство». Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ 17,0 17,1 17,2 17,3 Формирование Общественной палаты Российской Федерации на 2014-2017 годы (ruse). Socia Ĉambro de Rusio (2014). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ Бочаров Вячеслав Алексеевич (ruse). Klubo de la Herooj de Sovetunio, honorigitoj de ĉiuj ordenoj de Gloro, kaj de la Herooj de Rusio (Moskvo kaj Moskva provinco). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
- ↑ Новым первым заместителем секретаря ОП РФ стал Вячеслав Бочаров (ruse). Ридус (2014-11-28). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
- ↑ Встреча с членами Общественной палаты Российской Федерации (ruse). Prezidanto de Rusio (2014-07-09). Arkivita el la originalo je 2015-01-15. Alirita 2015-01-15.
- ↑ . Вячеслав Бочаров, Герой России (ruse). СУПЕРОМСК (2013-10-29). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.
- ↑ О награждении Почетным званием «Рыцарь детства» В.А. Бочарова (ruse). Rusia Infanfonduso. Arkivita el la originalo je 2015-01-14. Alirita 2015-01-14.
- ↑ Премия 2013 (ruse). «Своя колея»: премия им. В. С. Высоцкого (2013). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-17.
- ↑ Премия «Своя колея» ко дню рождения Владимира Высоцкого (ruse). Eurasian News Club (2014-04-08). Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2015-01-18.
- ↑ В Донском прошёл мини-футбольный турнир среди школьников на Кубок Героя России Вячеслава Бочарова (ruse). Тульский футбол (2012-02-28). Arkivita el la originalo je 2015-01-17. Alirita 2015-01-17.