Ivan Iljin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ivan Iljin
Iljin02.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1883 (1883-03-28)
en Moskvo
Morto 21-an de decembro 1954 (1954-12-21) (71-jara)
en Zollikon
Tombo Donskoe Cemetery
Lingvoj rusa lingvogermana lingvo
Ŝtataneco Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoVajmara RespublikoNazia GermanioSvislando
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Subskribo Ivan Iljin
Profesio
Profesio filozofoverkisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Ivano Aleksandroviĉ Iljin (ruse Иван Александрович Ильин; la 28an de marto 1883 — 21an de decembro de 1954) estis rusa religiulo, politikisto filozofa, elmigrulo el la blanka movado el Rusio, kaj ideologo de la Rusia Milita Unio (Ruŝki Obsĉe-Voinskij Sojuz, Русский Обще-Воинский Союз, POBC).

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Ivano Iljin naskiĝis en Moskvo ĉe aristokrata familio. Lia patro, Aleksandr Ivanoviĉ Iljin, naskiĝis kaj pasigis plejparton de sia infanaĝo en la Granda Palaco de Kremlo, kies komandanto estis lia avo. La baptopatro el Aleksandro Iljin estis la imperiestro Aleksandro la 3-a. La patrino de Ivano Iljin, Caroline Louise denaske Schweikert von Stadion, estis germandevena protestantino. Ŝi poste konvertiĝis al ortodoksa kristanismo, kaj geedziĝis al Aleksandro Iljin en 1880. 

En 1901 Ivano Iljin ekstudis ĉe jura fako de la Moskva Ŝtata Universitato. Iljin oponis la Revolucion de 1905 kaj ne partoprenis en la politika agado el siaj samklasanoj. Studentaĝe Iljin interesiĝis pri la filozofio de kristana instruisto Pavel Ivanoviĉ Novgorodcev (1866-1924). En 1906 Iljin diplomatiĝis pri juro, kaj ekde 1909 laboris tie kiel instruisto.

Revolucio kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

Iljin en 1921, fare de Mikaelo Nesterov.

Post aprilo de 1918, Iljin estis enprizonigita plurfoje pro supozata kontraŭkomunisma agado. Ankaŭ lia antaŭa instruisto Novgorodcev estis enkarcerigita dum mallonga tempo. En 1922 li estis fine forpelita kune kun 160 aliaj elstaraj intelektuloj dum la ago kiu poste estis nomita la ŝipo de filozofoj.

Li mortis en Zollikon proksime al Zuriko la 21an de decembro 1954.

La rusia prezidento Vladimir Putin persone engaĝiĝis je la translokigo de la restaĵoj de Iljin al Rusio, kaj en 2009 inaŭguris lian tombon.[1]

Doktrino[redakti | redakti fonton]

Verkoj el Iljin pri Rusio[redakti | redakti fonton]

Ivano Iljin estis monarĥi-faŝisma kaj konservativa filozofo kiu sekvis slavofilan tradicion. Samtempe li kritikis kaj malŝategis komunismon kaj naziismon.

Lia ĉefa kritiko koncentriĝis je antaŭaj monarĥoj kiujn li konsideris grandparte respondecaj pri la bolŝevikaj revolucioj pro la avareco el la caroj kaj ilia distanciĝo de la altaj kaj mezaltaj klasoj rilate al la plej malriĉaj klasoj. Li opiniis ke por sukcesa disvolviĝo de la ŝtato ĝi devus baziĝis sur ne klasaj malamoj (socialdemokratio, komunismo, anarĥiismo), nek de etnaj malamoj (rasismo, kontraŭsemitismo), nek de tiuj politikaj. Anstataŭe, li celis fortan kaj memstaran estron kiu enkarnigu la volon de ĉiuj civitanoj kaj agu kiel ŝtopilo kontraŭ interfrataj bataloj.

Laŭ li, ankaŭ la mezaltaj kaj precipe altaj klasoj devas kontinue zorgi pri la bonfarteco de la plej malriĉaj pere de kristana spirito kaj sindonado, kaj zorgi pri ilia instruado, por bremsi estontajn breĉojn inter la sociaj tavoloj kaj samtempe plibonigi iliajn naturajn diferencojn senmilite. Kontraŭe, li argumentis, interklasaj malamoj senĉese minacus ĉiun socion kaj la altaj klasoj tiam devos silenti, ĉar ili ne agis kiam ili kapablis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.