Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio
ФЕДЕРАЛЬНАЯ СЛУЖБА БЕЗОПАСНОСТИ РОССИЙСКОЙ ФЕДЕРАЦИИ
emblemo
flago
sekureca servo • federacia servo de Rusio • jura persono
Komenco 12-a de aprilo 1995 vd
Antaŭe Federal Counterintelligence Service • Ministry of Security of the Russian Federation vd
Geografia situo 55° 45′ 40″ N, 37° 37′ 34″ O (mapo)55.76122237.626222Koordinatoj: 55° 45′ 40″ N, 37° 37′ 34″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Lubjanka
Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (Moskvo)
Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (Moskvo)
DEC
Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio
Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio
Map
Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio
Agareo

kontraŭspionado

Ĉefestro(j) Alexander Bortnikov vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (ruse Федеральная служба безопасности Российской Федерации; mallongigo FSB, ruse ФСБ), latinliterigo Federal'naja sluĵba bezopasnosti Rossijskoj Federacii, prononco laŭ sistemo IFA fʲɪdʲɪralʲnəjə sluʐbə bʲɪzɐpasnəstʲɪ rɐsʲijskəj fʲɪdʲɪratsɨjɪ) estas la ĉefa sekureca agentejo de Rusio kaj la ĉefa posteula agentejo al la sovetunia Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB). Ĝia ĉefa respondeco estas ene de la lando kaj inkluzivas kontraŭspionadon, internan sekurecon kaj landliman kontrolon, kontraŭ-terorisman agadon, kaj observon de publikaj lokoj samkiel persekuton de severaj krimoj kaj perfortoj de la naciaj leĝoj. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe la placo Lubjanka, kaj parto de la ĉefsidejo situas en la fama konstruaĵo laŭ la placo nomata "Lubjanka", kiu en la epoko de Sovetunio estis la ĉefsidejo de la tiutempa Komitato de Ŝtata Sekureco (KGB). La Direktoro de la FSB ekde 2008 estas la armea generalo Aleksandr Bortnikov (Александр Бортников).

Tiu ĉi speciala servo kreiĝis la 3-an de aprilo 1995 kune kun transformo de Federacia Kontraŭspiona Servo (1993-1995). Ĝi nombras 200 - 350 mil funkciulojn kaj sekretajn kunlaborantojn. Plimulto de la gvidantaro estas antaŭaj oficiroj de KGB, kiel ties estinta direktoro Vladimir Putin, aŭ nun ĉiam pli ofte junaj personoj familie ligitaj kun ili, kaj diplomitoj de la Akademio de FSB, kiel ekzemple filo de Miĥail Fradkov.

FSB devus limigi sian agadon al kontraŭspionado, sed de jaroj oni pligrandigas ĝiajn kompetentecojn ekster la limoj de Rusio. Oni ne povas ekskludi, ke FSB aktivas ankaŭ sur teritorio de la estinta Orienta Bloko.

Kontroversioj[redakti | redakti fonton]

En 2001 en Nov-Jorko Jurij Felĉinskij publikigis kunlabore kun estinta altranga oficiro de FSB Aleksandr Litvinenko la libron Eksplodigi Rusion, en kiu konstatis, ke la eksplodo de la unua rusa-ĉeĉena milito, kaj precipe la dua rusa-ĉeĉena milito estis provokitaj de FSB, kiu estis preparinta kaj okaziginta en 1999 bombajn atencojn kontraŭ loĝejoj en Rusio en Bujnaksko (Dagestano), kaj en Moskvo kaj Volgodonsk, per tio provokante eksplodon de la nova ĉeĉena milito, por pligrandigi popularecon de Vladimir Putin en alproksimiĝantaj prezidentaj balotoj. La libro estas malpermesita sur tereno de la Rusia Federacio.

Septembre 2014 FSB ne permesis al pluraj aktivuloj kaj defendantoj de homrajtoj okupiĝantaj pri indiĝenaj popoloj en Rusio forveturi al Nov-Jorko al konferenco de UN, en kiu intencis prezenti problemojn de siaj socioj.