Vladimir Barmaŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Barmaŝ
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1878 (1878-11-30) (145-jaraĝa)
vdr

Vladimir Vladimiroviĉ Barmaŝ (pseŭdonomoj Gorbonos, Valja, Lonja; 1879-?) estis grava Rusia anarkiisto kaj revoluciulo dum la Rusa revolucio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladimir Barmaŝ naskiĝis en vilaĝeto Barmaŝ apud Ivanovo-Voznesensk (nuna Ivanovo). Tiu vilaĝeto estis tiom malgranda, ke ĉiuj ĝiaj loĝantoj estis sama familio kaj ĉiuj havis familinomon Barmaŝ. Malgraŭ lia kamparana deveno li sukcesis studi en mezlernejo kaj poste veni en Moskvon, kie li finis tri kursojn en la popola universitato de Alfons Ŝanjavskij. En 1900-aj jaroj studis en Agrara akademio de Petrovsko-Razumovskoe kaj ricevis tie diplomon de agronomo.

En 1905 Barmaŝ aliĝis al Moskva ĉelo de Partio de Social-Revoluciistoj. Partoprenis en armita tumulto en Moskvo je decembro 1905. Ekde komenco de 1906 post skismo de la social-revoluciistoj, aliĝis al milita trupo de Opozicia frakcio de PSR (la maksimalistoj). Partoprenis en ekspropro de ĉ. 800 mil rubloj el Socio de reciproka kredito, kapitalista fonduso fondita fare de V.V.Mazurin 08.03.1906.

En junio 1906 Vladimir Barmaŝ agnoskis sin kiel anarkiiston kaj kreis en Moskvo anarki-komunistan grupon Libera komuno. Iĝis gvidanto de ĝia ideologia frakcio, kiu opiniis ke por sukcesa lukto propagando kaj agito pli necesas ol militaj (teroristaj) aktoj. 27.06.1906 Moskvaj anarkiistaj grupoj aprobis deklaron Komentoj al nia programo («Комментарии к нашей программе»), verkitan fare de Barmaŝ. En la deklaro temis ke celo de anarki-komunistaj grupoj estu: organizo de laboristoj, kamparanoj kaj la rubaĵ-proletaro por ekspropro kaj sociigo de privataj propraĵoj; preparo de ĝenerala laborista striko; partopreno de anarkiistoj en sindikatoj estas necesa, interalie por neŭtri influon de reformistaj politikaj partioj; bojkoto de ĉiuj ŝataj registaj organoj kaj parlamentaj strukturoj; neakcepteblaj estas eksproproj por propra profito - ĉiuj ekspropraĵoj venu nur al necesoj de anarkiista propagando; anarkiistoj rifuzu kunlabori kaj kunagi kun iuj ajn politikaj partioj (krom, eble, la maksimalistoj).

Tutan jaron 1906 Barmaŝ propagandis en Moskvaj uzinoj, eldonis anarkiistan literaturon (inkluzive broŝuroj, presitaj en laŭleĝaj presejoj). Estis unu el organizantoj de eksplodo en Moskva garda administracio (la politika polico en cara Rusio) je 15.07.1906. En aŭtuno de 1906 la Libera komuno malhavis monon por literaturaj kaj eldonoj projektoj. Barmaŝ organizis ekspropron el privata kaso, sed dum ĝi li estis kaptita kaj arestita. Kondamnita por tri jaroj de bagno fare de Moskva tribunalo. Post liberigo en 1909 loĝis en ekzilo. Oni ne sciis precize kiam li revenis en Moskvon, sed laŭ policaj arkivoj li estis ree arestita kaj ekzilita en 1912. Ankaŭ ekzistas fontoj laŭ kiuj li estis juĝita kadre de proceso de Libera komuno en 1908, sed ĉar li, kiel organizanto, riskis mortpunon, li decidis simuli psikan malsanon kaj estis metita en frenezulejon. El tie li eskapis kaj loĝis en Francio.

La sekva informo pri Barmaŝ estas ke je 02.03.1917 li estas liberigita el Butirka prizono en Moskvo (oni ne scias, kiam kaj kiel li trovis sin tie). Tuj post liberigo li kreis lokan ĉelon de anarki-komunistoj en Lefortovo distrikto de Moskvo, kaj per kunlaboro kun aliaj grupoj aranĝis kreon de la Federacio de anarkiistaj grupoj de Moskvo (FAGM). Barmaŝ iĝis unu el ĝiaj sekretarioj, membro de Konsilo kaj kasisto en 1917-1918. Organizis grandan anarkiistan libroeldonejon de FAGM. En aŭtuno 1917 propagandis inter laboristoj de Moskvo kaj estis konata kiel arda oraciisto. Aktive partoprenis en Oktobra revolucio. Inter septembro 1917 kaj aprilo 1918 redaktis gazeton Anarkio («Анархия»).

12.04.1918 dum frakaso de komuno Domo de Anarkio fare de VĈK, Vladimir Barmaŝ estis arestita. Same kiel aliaj membroj de FAGM, Baŝmaŝ estis akuzita je kovro de rabistoj, sed la juĝo ne okazis kaj pli-malpli en majo 1918 ĉiuj estis liberigitaj. Jam 06.05.1918 Barmaŝ partoprenis en Konsilo de FAGM kun raporto Konsilo kaj lokaj grupoj («Совет и группы на местах»). En somero 1918 multe oraciis en mitingoj kaj akuzis bolŝevikojn je perfido de revolucio pro reprezalio kontraŭ anarkiistoj kaj laboristoj.

En periodo inter 1918 kaj 1921 Barmaŝ laboris en diferaj strukturoj, estis deputato de Moskva konsilo, laboris en pedagogia institucio kaj en kelkaj bankoj. Ekde aprilo 1919 estis unu el gvidantoj de Moskva unio de anarkiistoj-sindikatistoj-komunistoj. Ekzistas informo pri liaj konektoj kun kontraŭleĝaj anarkiistaj grupoj.

En septembro aŭ oktobro 1919 Barmaŝ iris al Ukrainion kaj partoprenis en Maĥnovŝĉino. Estis unu el plej popularaj propagandistoj de la Revolucia ribela armeo kaj gvidis edukan sekcion en Kremenĉuk. Post disfalo de la armeo revenis en Moskvon.

En aŭgusto 1920 estis unu el organizantoj de Moskva sekcio de anarki-universalistoj (MSAU), unu el aŭtoroj de ĝia platformo kaj laboris en ĝia ĵurnalo Universal («Универсал», 1920-1921). En tiu periodo dum nelonga tempo subtenis ideon de kunlaboro kun Soveta registaro, sed post dispremo de Kronŝtadta ribelo stariĝis en forta opozicio kontraŭ bolŝevikoj. En novembro aŭ decembro 1921 arestita dum frakaso de MSAU kaj ekzilita en Kostroma sen iuj formaj akuzaĵoj.

En 1923 ree arestita pro akuzo de dizerto. Per decido de juĝo de NKVD je 04.05.1923 kondamnita por du jaroj de ekzilo en Ziranska oblasto (nune, regiono de Tomska provinco). Sed jam 06.07.1923 la decido estis nuligita kaj Barmaŝ ree povis loĝi ie ajn en RSFSR. Post la nuligo li revenis al Moskvo kaj laboris kiel domadministranto. Aliĝis al Tut-Unia komitato por memorigo de Petro Kropotkin kaj organizis muzeon de Kropotkin en Moskvo. En somero 1927 instigis provon de Moskvaj anarkiistoj organizi kampanjon por subteno de Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti, kiuj estis kondamnitaj por mortpuno en Usono. Grupo de anarkiistoj (12 homoj) sendis telegramon eksterlanden kaj planis organizi mitingon de protesto, tra kiu oni povis disvastigi anarkiismajn ideojn. Antaŭkonsentis oracii multaj gravaj oraciistoj, inkluzive Nikolaj Rogdaev. Barmaŝ, kune kun N.Varŝavskij, kelkfoje sendis deklaron por mitingo, sed la Moskva Konsilo ne permesis ĝin.

En fino de aŭgusto NKVD pridemandis na Barmaŝ konekte de aresto de Varŝavskij, ĉe kiu estis trovitaj kontraŭleĝaj anarkiistaj flugfolioj. Barmaŝ malkonfesis ian sian konekton kun ili.

En 1927-1928 partoprenis en konflikto inter anarkiistoj kaj anarki-mistikistoj en muzeo de Kropotkin, kaj pro tio en marto 1928 estis devigita forlasi la Komitaton por memorigo de Kropotkin kune kun aliaj nemistikismaj anarkiistoj. Dum tiu tempo estis unu el aktivaj subtenantoj de la Platformo de Nestor Maĥno kaj Pjotr Arŝinov, kredis ke necesas krei anarki-komunistan partion en Rusio. Surbaze de grupo subteninta na Sacco kaj Vanzetti kreis konektojn kun anarkiistaj grupoj en diferaj urboj.

En 1929 Vladimir Barmaŝ transloĝiĝis en Moĵajsk, kie laboris en filio de Moskva agrara kredita banko. Je 15.06.1929 estis arestita kadre de proceso de grupo de oldaj anarkiistoj, kiujn oni akuzis je kreado de kontraŭleĝaj anarkiistaj grupoj, disvastigo de kontraŭsoveta literaturo kaj konektoj kun anarkiistoj eksterlande. Post juĝo estis kondamnita al tri jaroj en politika izolejo. Estis en izolejo en Suzdal, en aŭgusto 1930 translokita en Butirka prizono por medicina operacio kaj poste elsendita en izolejon de Verĥneuralsk.

Post tio, ne multe estas sciata pri Barmaŝ. Oni scias, ke en Verhneuralsk li kreis anarkiistan grupon el malliberuloj kaj tie daŭre laboris pri programo de anarkiista partio. Samtempe li studis per korespondo en Agrara akademio de la nomo de Kliment Timirjazev. 15.06.1932 estis kondamnita por 3 jaroj de ekzilo en Siberio. En 1934 ĝis januaro 1935 troviĝis en Jenisejsk, kie laboris kiel agronomo. 25.01.1935 ree arestita pro kontraŭsoveta agito kaj kondamnita por 3 jaroj en Verĥneuralska politika izolejo. 21.03.1938 ree arestita kaj per decido de 23.04.1938 kondamnita por 5 jaroj en koncentrejo.

Tiu ĉi kondamno estas la lasta mencio pri Vladimir Barmaŝ en arkivoj. Post tio, oni nenion scias pri lia vivo.