Voigtstedt
Voigtstedt | ||||||
| ||||||
komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Kyffhäuser | |||||
Komunumo | Artern | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0 34 66 | |||||
Poŝtkodo | 06556 | |||||
Aŭtomobila kodo | KYF | |||||
Oficiala Municipokodo | 16065076 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 23′ N, 11° 18′ O (mapo)51.39083311.306944Koordinatoj: 51° 23′ N, 11° 18′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 125 m | |||||
Areo | 11,44 km² | |||||
Voigtstedt estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kyffhäuser de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Artern. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 877 loĝantojn.
Situo
[redakti | redakti fonton]La landa ŝoseo B 86 kaj la fervojlinio inter Artern kaj Roßleben kondukas trans la vilaĝo estante je alteco de 125 metroj ĉe Kleine Helme, flanka branĉo de la rivero Helme. Ĉirkaŭas la basenon apudartern-an norde Harco, okcidente Kyffhäuser-montaro kaj oriente la arbaro Ziegelrodaer Forst. Temas pri unu el la plej varmaj kaj malsekaj regionoj de Turingio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Je la komenco de la 9-a jc Voigstedt menciitas en bienarregistro de Abatejo Hersfeld sub la nomo Vocstat. Sur eta insulo de Helme staris iam akvokastelo ĉe la nordorienta angulo de la vilaĝo. Certa Henriko de Vokstete menciitis en 1200, verŝajne la burgestro. En 1208 notitis kastelo de kiu nenie videblas restaĵoj.[1] Intertempe estis eĉ ses kavalirbienoj surloke, i.a. Amtsgut, Schloßgut, Hinterturm, Wechsunger Hof kaj Kresses Hof. La vilaĝo estis ankaŭ sidejo de administradejo responsa pri Voigtstedt, Nikolausrieth, Katharinenrieth kaj Schönfeld. La nobela dinastio Knutonoj/Knaut posedis surloke inter 1453 kaj 1554 bienon kiu ankoraŭ en la 19-a jc portis ilian nomon (Knauthof).
Dum la Dua mondmilito 57 virinoj kaj viroj ĉefe el Rusio, Ukrainio kaj Pollando punlaboris tie ĉi.[2]
Loĝantarnombro
[redakti | redakti fonton]Evoluo enloĝantara (31-a de decembro):
|
|
|
|
- Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Voigtleben havas haltejon ĉe la fervojlinio inter Sangerhausen kaj Erfurto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Norde de Voigtleben estis la brikejo Louisenwerk kun proksima argilfoso. Ĝi famis pro fosilioj de karnovoruloj el plejstoceno. "Voigtstedt-varmepoko" sekve nomiĝas erao terhistoria, en kvaternaro antaŭ ĉ. 470.000 jaroj. Ĝis tiu ĉi malpostharca regiono moviĝis la glaĉeroj. Ĉeglaĉerrande ventoj amasigis leŭson kaj argilon de Goldene Aue, konservigis fosiliojn de bizonoj, kastoroj, hienoj, mamutoj i.a. Poste sekvis la Mindel-malvarmerao.
- Apud Voigtstedt oni malkovris jam en 1878/79 tombejon el la tempo de la romiaj imperiestroj.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Karl Wagner (1891–1965), komunisma politikisto, kontraŭnazio kaj stasiulo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jörg Kleemann: Das Gräberfeld von Voigtstedt, Kyffhäuserkreis. En: Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift 38/1997, p. 1-38.
- H. Wehrli, Herausgeber: Paläontologische Abhandlungen, Abteilung A, Paläozoologie Band II, Heft 2/3, Akademie-Verlag Berlino, julio 1965
- Internationales Paläontologisches Kolloquium. 1963, Weimar: Das Pleistozaen von Voigtstedt, 1965
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze Jenzig Verlag 2001 ISBN 3-910141-43-9, p. 259
- ↑ Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes - Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933-1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933-1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 178, ISBN 3-88864-343-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|