Volofa Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Konstituintaj Ŝtatoj de la Volofa Imperio

La Volofa ImperioJolofa Imperio (France: DiolofDjolof) estis mezepoka regno de Okcidenta Afriko kiu regis sur partoj de la regiono de Senegambio, kie nuntempe estas la ŝtatoj de Senegalio kaj Gambio el 1360 al 1890.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicia rakontaro de la volofoj la fondinto de la ŝtato kaj posta imperio estis Ndjadjane Ndjaje kiu vivis en la 13-a jarcento.[1] La fondigo de la imperio estis farita per la volonta asociigo de kelkaj etaj ŝtatoj komence de Waalo norde, kiu estis ĝis tiam dividita en vilaĝoj de separataj reĝoj uzante la sereran titolon de Laman. Kverelo inter najbaroj pro ligno estis solvita de fremdulo kiu aperis el la lako kaj post la oslvo malaperis; tiam la lokanoj ekkverelis denove kaj forkaprits la fremdulon kiam denove aperis kaj oferis al li la reĝecon de la lando kaj konvinkis lin por resti per donaco de belulino edziniĝonta al li. Kiam tio estis rakontata al la reĝo de Sine, ankaŭ grava magiisto, li asertis "Ndjadjane Ndjaje" kiel surprizo.[2] Tiu reĝo de Sine sugestis la aliajn regantojn inter la rivero Senegalo kaj la Rivero Gambio volonte akcepti tiun reĝon, kio estis farita.[3]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

La nova ŝtato volofa, nomita tiel pro la centra provinco kie sidejis la reĝo, estis vasalo de la Malia Imperio sum longe en sia frua historio.[4] La volofa ŝtato restis sub tiu influo ĝis fine de la 14-a jarcento.[5] Dum sukceda kverelo en 1360 inter du rivalaj stirpoj en la Malia Imperio, la Volofoj iĝis poĉiame sendependaj.[6] Detala ekzxaminado de la volofa socia kaj politika strukturo montras, ke almenaŭ kelkaj el iliaj institucioj povus esti hereditaj de la praa ŝtato.

Socio en la Volofa Imperio[redakti | redakti fonton]

Portugaloj alvenis al la Volofa Imperio inter 1444 kaj 1510, kaj lasis detalajn rakontojn de tre progresa politika sistemo.[7] Estis disvolvigita hierarkia sistemo kun diferencaj klasoj de reĝaj kaj nereĝaj nobeluloj, liberaj homoj, laboristaj kastoj kaj sklavoj. Laboristaj kastoj inkludis forĝistojn, juvelistojn, tanistojn, tajlorojn, muzikistojn kaj griotojn.[8] Forĝistoj estis gravaj al la socio pro sia lerteco fari armilojn kaj pro sia fidinda kapablo juste intermezi en kvereloj. Griotoj aŭ bardoj estis dungitaj de gravaj familioj kiel kronikistoj kaj konsilantoj, kaj sen ili oni ne konus multe de la frua volofa historio.[9] Volofa nobelularo estis almenaŭ teorie islama[10] sed Islamo malsukcesis eniri rekte en la volofa socio antaŭ la 19-a jarcento.[11] Geedziĝo inter diferencaj klasoj ne estis kutime akceptita. Virinoj ne povis edziniĝi pli alte kaj ŝiaj gefiloj ne povis heredi la superan statuson de la patro.[12]

Virinoj en la Volofa Imperio[redakti | redakti fonton]

Tamen virino estis tre influaj en registado. La Konstanta aŭ Reĝino Patrino estis estro de ĉiuj virinoj de volofoj kaj tre influa en politiko. Ŝi posedis nombron de vilaĝoj kiuj kultivis farmojn kaj pagis impostojn rekte al ŝi. Estis ankaŭ aliaj estrinoj kies ĉefa tasko estis juĝi kazojn kun implikitaj virinoj. En la norda ŝtato de Walo, virinoj povis kandidati al posteno de Bur kaj regi la ŝtaton.[13]

Politika organizado[redakti | redakti fonton]

La Volofa Imperio estis organizita en kvin marbordaj regnoj el nordo suden kiuj inkludis Waalo, Kajor, Baol, Sine kaj Salum. Tiuj ŝtatoj pagis impostojn al la ĝenerala volofa ŝtato. La reganto de volofoj estis konata kiel burba Jolof, eksterordinara titolo, kaj regis el la ĉefurbo Linguère.[1] Ĉiu volofa ŝtato estis regata de sia propra reganto posteulo de la prafondinto de la ŝtato.[14] Regantoj estis elektita inter la respektiva nobelularo, dum la burba Jolof estis elektita de elektantaro kiu inkludis ankaŭ la regantojn de la kvin regnoj.[15] Estis la Bur de Waalo,[16] la Damel de Kajor,[15] la Tenj de Baol,[17] kaj la du Lamanoj de la Sereraj ŝtatoj de Sine kaj Salum.[18] Ĉiu registo havis praktikan aŭtonomion sed oni supozis, ke li kooperu kun la burba Jolof pri defendo, komerco kaj provizo de imperia enspezo. La registoj ricevis religian agnoskon kaj tio iĝis en tre aŭtokrata regado kie personaj armeoj kaj riĉecoj ofte superiris la ĝeneralan konsideron.[14]

Kontakto kun Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Post komenca malamikeco, pacan komercadon oni faris inter la Volofa Imperio kaj la regno de Portugalio. Tiam la Volofoj hegemoniis kaj la burba Jolof estis etendiĝinta sian aŭtoritaton al la ŝtatoj de Malinkoj en la norda bordo de Gambio inkludante Njumi, Badibu, Njani kaj Wuli. En la 1480-aj jaroj, la Princo Bemoi regis la imperion je la nomo de sia frato Burba Birao. Tentita de la komerco kun Portugalio, li ŝanĝis la sidejon de la registaro al la marbordo. Aliaj princoj, kontraŭis tion, elpostenigis kaj murdis la burba Jolof en 1489. La Princo Bemoi rifuĝis ĉe la Portugaloj kiuj alportis lin al Lisbono. Oni interŝanĝis donacojn kun la reĝo Johano la 2-a kaj estis baptita. Antaŭ la oportuno enmeti kristanan aliancanon en la trono, Johano la 2-a sendis ekspedician forton sub portugala komandanto kun la princo reen al la Volofoj. La celoj estis enmeti la princon Bemoi en la tronon kaj fortikaĵon ĉe la marenfluo de la rivero Senegalo. Ambaŭ malsukcesis. Kverelo inter la komandanto kaj la princo finis en akuzo kontraŭ Bemoi pri perfido kaj oni murdis lin.[15]

Lasta periodo[redakti | redakti fonton]

Spite internajn feŭdojn, la Volofa Imperio restis grava potenco en la regiono. En la frua 16-a jarcento, ĝi kapablis formigi infanterion de 100,000 homoj kaj kavalerion de 10,000 homojcavalry.[19] Sed la marborda komerco eksemis la kialojn de la disiĝo de la Imperio. Tiu komerco alportis plian riĉecon al la imperio, sed ĉefe al la registoj de la marbordaj ŝtatoj, kiu vidigis kiom malforta estas la povo de la imperiestro.[15] Influis ankaŭ eksteraj fortoj kiel la disiĝo de la Malia Imperio, kio malplibonigis la situacion en la nordaj teritorioj de la Volofa Imperio. En 1513, Dengella Koli estris armeon de Fulboj kaj Mandinkoj al la regno de Futa Toro konkerante ĝin el la Volofoj kaj setlante sian propran dinastion. Koli estis la filo de malsukcesa ribelulo kontraŭ la Songaia Imperio kaj decidis batali kontraŭ la volofoj kiel alternativo.[20] Meze de lam 16-a jarcento, ankaŭ Kajor eliris el la Volofa Imperio kaj poste Waalo kaj aliaj vasaloj. Ĉirkaŭ 1600, la Volofa Imperio estis praktike finita. La ŝtato estis nun unu inter kelkaj sendependaj volofaj ŝtatoj.[15]

Maŭritania promeso[redakti | redakti fonton]

En 1670, vagantaj Islamaj religiuloj el Maŭritanio organizis ribelon kontraŭ la volofaj regantoj per ruzo. Ili promesis montri al la volofoj kiel produkti milio sen fari la laboron planti. Dum la ribelo, la Maŭritanoj invadis, kaj murdis la registojn de Waalo kaj Kajor kaj venkis sur la burba Jolof. Tamen, kiam la Maŭretanoj ne povis plenumi sia promeson, la volofoj restarigis sian registaron kaj forpelis la invadintojn. Tamen la Maŭretanoj daŭre estis minaco ĉefe por Waalo.[21]

Baol kaj Kajor[redakti | redakti fonton]

En 1686, Baol disiĝis el Kajor sub la teni (reĝo) Latir Fal Sukake. La burba Jolof uzis tion kiel ekskuzo por invadi Kajor. Sukake, timante pro sia propra sekureco, invadis siavice Kajor kaj murdi na burba Jolof en batalo. Li aneksiigis na Kajor kreante unuigon de du ŝtatoj kio daŭros ĝis lia morto en 1702. Poste, la du ŝtatoj estos regataj de laij filoj. Fine de la 18-a jarcento, Kajor regraviĝis kaj aneksiigis na Baol kaj venkis sur Muslim al-Mami de Futa Toro en 1786.[22]

Detruado[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1875, Ahmadu Shaykhu de Futa Ĝalon komencis sian Ĝihado kontraŭ volofoj. La Imperio estis pli malpli aneksiita ĝis 1890. Poste, ĝi estis altirita en la Francia kolonio administrita el Dakaro. La ŝtato estis formale malaperigita en 1900.

Listo de registoj (Burba Jolof)[redakti | redakti fonton]

1350-1370 N'Dyadya N'Dyaye
1370-1390 Sare N'Dyaye
1390-1420 N'Diklam Sare
1420-1440 Tyukuli N'Diklam
1440-1450 Leeyti Tyukuli
1450-1465 N'Dyelen Mbey Leeyti
1465-1481 Birayma N'dyeme Eter
1481-1488 Tase Daagulen
1488-1492 Birayma Kuran Kan
1492-1527 Bukaar Biye-Sungule
1527-1543 Birayma Dyeme-Kumba
1543-1549 Leele Fuli Fak
1549-1566 al-Buri Penda
1566-1597 Lat-Samba
1597-1605 Gireun Buri Dyelen
1605-1649 Birayma Penda
1649-1670 Birayma Mba
1670-1711 Bakar Penda
1711-1721 Bakan-Tam Gan
1721-1740 al-Buri Dyakher
1740-1748 Birayamb
1748-1750 Birawa Keme
1750-1755 Lat-Kodu
1755-1763 Bakaa-Tam Buri-Nyabu
1763-1800 Mba Kompass
1800-1818 Mba Buri-Nyabu
1818-1838 Birayamb Kumba-Gey
1838-1845 al-Buri Tam
1845-1847 Baka Kodu
1847-1849 Birayamb Aram
1849 Birayma-Penda
1849 Mbanyi-Paate
1849 Lat-Koddu
1850-1855 Birayamb Ma-Dyigen
1855-1856 al-Buri Peya
1856-1858 Bakan-Tam Yaago
1858-1863 Taanor
1863-1871 Bakan-Tam Khaari
1871-1875 Amadu Seeku
1875-1890 'Ali Buri N'Dyaye

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" paĝo 484. Cambridge University Press, 1975
  2. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" page 21. Nelson, 1971
  3. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" page 22. Nelson, 1971
  4. Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" paĝo 381. Cambridge University Press, 1975
  5. Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" paĝo 456. Cambridge University Press, 1975
  6. Ogot, paĝo 136
  7. Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" paĝo 456. Cambridge University Press, 1975
  8. Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" page 484. Cambridge University Press, 1975
  9. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 26. Nelson, 1971
  10. Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" paĝo 486. Cambridge University Press, 1975
  11. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 26. Nelson, 1971
  12. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 26. Nelson, 1971
  13. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 26. Nelson, 1971
  14. 14,0 14,1 Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 25. Nelson, 1971
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 Fage, J.D. & Roland Anthony Oliver: "The Cambridge History of Africa" paĝo 457. Cambridge University Press, 1975
  16. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 26. Nelson, 1971
  17. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 24. Nelson, 1971
  18. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 21. Nelson, 1971
  19. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 23. Nelson, 1971
  20. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 23. Nelson, 1971
  21. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 24. Nelson, 1971
  22. Stride, G.T. & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800" paĝo 24. Nelson, 1971

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Ogot, Bethwell A.. (1999) General History of Africa V: Africa from the Sixteenth to the Eighteenth Century. Berkeley: University of California Press, p. 512 Pages. ISBN 0-52006-700-2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Samba Lampsar Sall, Njajaan Njaay. Les mythes de fondation de l’Empire du Djolof, Dakar, Université de Dakar, 1982, 157 p.
  • Mbaye Thiam, Le Djolof et Bouna Ndiaye, Dakar, Université de Dakar, 1976, 110 x.
  • Eunice A. Charles, A History of the Kingdom of Jolof (Senegaal),1800-1890, Boston, 1973, 280 p.
  • Eunice A. Charles, Precolonial Senegal: the Jolof Kingdom 1800 to 1890, Boston, African Studies Center : XII-163 p. African Research Studies, n° 12.
  • Victoria Coifman-Bomba, History of the Wolof State of Jolof until 1860 including comparative data from the Wolof State of Walo, Madison, University of Wisconsin, 1969, 395 x.
  • Jean Boulègue, Le Grand Jolof (XIIIe-XVIe siècle), Paris, Façades, 1987, 207 x. tome 1 : Les anciens royaumes wolof (Sénégal)
  • Patrice Mingou, Le Jolof de 1870 à 1895, Dakar, Université de Dakar, 1977, 111 x.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]