Vratislav la 2-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vratislav la 2-a, fresko, rotondo en Znojmo

Vratislav la 2-a (mortis la 14-an de januaro 1092) estis ĉeĥa princo ekde la 28-an de januaro 1061 ĝis aprilo 1085 kaj poste la unua ĉeĥa reĝo el la gento Přemyslidoj. Li estis ankaŭ laŭtitola reĝo pola dum la jaroj 1085-1092. Li iĝis unu el la plej sukcesaj ĉeĥaj regantoj.


Familio

Vratislav estis dua filo de princo Břetislav la 1-a kaj Guta von Babenberg, la frato de princoj Spytihněv la 2-a, Konrado la 1-a (Konrád Brněnský), Oto (Ota Olomoucký) kaj episkopo Jaromír. La unuan lian edzinon ni ne konas laŭnome, nur oni cerbumas pri ŝia germana deveno. Tamen konata estas ŝia vivofino. Kiam Vratislav ekkverelis kun sia frato Spytihněv la 2-a, li decidiĝis forlasi la urbon Olomouc, sian sidejon, kaj azilon serĉis ĉe la hungara reĝo Andreo la 1-a. Sian unuan edzinon, nobelinon, alte gravedan, li prefere lasis en Olomouc. Sed Spytihněv karcerigis tiun virinon kaj ŝi fine mortis dum antaŭtempa akuŝo, forveturante post sia liberigo al sia edzo. Duafoje Vratislav edziĝis al la filino de Andreo la 1-a Adleta, reĝidino el la hungara reĝgento Arpadidoj, versimile en la jaro 1057. Vratislav akiris tiel fortan aliancanon kaj Spytihněv la 2-a redonis al li lian apanaĝon kun Olomouc.

  • 1061 Kiam Vratislav post la morto de sia pli aĝa frato Spytihněv iĝis princo, Adléta ne longe ĝuis la princan titolon kaj mortis jam komence de la venonta jaro. Proksimume jaron post ŝia morto Vratislav edziĝis trian fojon, kun Svatava, filino de la pola princo Kazimiro la 1-a. Li firmigis tiel la amikecon kun la pola princo Boleslao la 2-a, nomata La Kuraĝa (kun kiu tamen Vratislav batalis pro ĉeĥo-pola limo).

Eksterlanda politiko

Vratislav la 2-a estis antaŭ ĉio grava aliancano por la imperiestro Henriko la 4-a dum konfliktoj kun poloj, margrafo de Meißen kaj kontraŭreĝo de Henriko Rudolf von Rheinfelden, li entreprenis ankaŭ batalenfalon kontraŭ Aŭstrio.

  • 1070 kiam pola princo Boleslao la 2-a akiris la urbon Kievo, aŭdacigita per tiu ĉi sukceso, li ekatakis Bohemion (li penis ŝanĝi limon). Vratislav tamen estis pli sukcesa. Henriko la 4-a instigis, ke ambaŭ princoj interpaciĝu kaj avertis ataki tiun, kiu ekbatalos venonte. La ĵuron rompis unue Boleslao.
  • 1073 La 19-an de majo Henriko proklamis militon kontraŭ Pollando, kiu tamen pro internaj problemoj ne okazis. La pola ŝtato tiutempe ekfortiĝis kaj Henriko bezonis Vratislav-on kontraŭ ties regantoj.

En la jaro nova papo Gregorio la 7-a konfirmis al la ĉeĥa reganto rajton porti episkopan ĉapon.

Kaj la germana reĝo kaj la papo okulfrape penis akiri Vratislav-on por la alvenanta batalo pri investituro, do pri la rajto elekti kaj enoficigi ekleziajn altrangulojn. Pollando kaj Hungario favoris la papon dum Vratislav la 2-a restis fidela al Henriko. Per la alianco Vratislav akiris de Henriko, kvankam nur por nelonga tempo, la margrafajn titolojn de saksia orienta markio (Luzacio) kaj de Meißen.

  • 1081 En la jaro tamen ŝanĝiĝis la interkonsento. La markiojn Meißen kaj Luzacio Henriko dediĉis ree al la devenaj gentoj, rekompence li donis al Vratislav titolon margrafo de la bavaria orienta markio Aŭstrio. Temis nur pri malplena titolo - en Aŭstrio ja regis la gento Babenberg.
  • 1085 Aprile okazis kortega kongreso en Majenco. Ĝi grave tuŝis la ĉeĥan historion. Vratislav la 2-a ricevis de imperiestro Henriko la 4-a por siaj fidelaj servoj la reĝan kronon (tamen neheredan), ĉesis liaj devaj pagoj kaj por la ĉeĥaj regantoj ekestis la devo partopreni vojojn de germanaj regantoj en Romon, dum ili penos pri imperiestra titolo. Iom post iom tiel liberiĝadis rilatoj inter la ĉeĥaj kaj germanaj regantoj. La 15-an de junio en Praga burgo okazis la unua reĝa kronsoleno, dum kiu ĉe Vratislav estas menciata ankaŭ titolo pola reĝo. Okaze de la kronsoleno estiĝis la fama kodekso Vyšehrad (Vyšehradský kodex).

Internpolitika evoluo

Ekregante Vratislav renovigis la moraviajn apanaĝojn kaj redonis ilin al siaj fratoj Konrád Brněnský (Konrado el Brno) kaj Ota Olomoucký (Oto el Olomouc). La plej juna Jaromír estis destinita por eklezia kariero, oni supozis, ke li iĝos praga episkopo, kio signifis tre gravan kaj prestiĝan postenon. Inter la reganta princo kaj Jaromír tamen estiĝis malamikeco, ĉar li tute ne volis plenumi sian destinon.

  • 1064 li reen alvokis la forpelitajn slavajn monaĥojn en la klostron en Sázava, la renovigon de slavlingva liturgio tamen la papo malpermesis la renovigon de slavlingva liturgio.
  • 1067 Post la morto de la praga episkopo Šebíř la konflikto akriĝis kaj eĉ minacis kreski je la perarmila. Nome ambaŭ moraviaj princoj subtenis Jaromír-on. Vratislav respondis per fondo de kanonikaro Vyšehrad, subigita rekte al Romo. La malamikeco inter Vratislav kaj Jaromír daŭris kaj eniris ĝin du pluaj agantoj - Romo kaj la germana regno. Jaromír penis renovigi unusolan diecezon. Li ne hezitis eĉ persone bategi la maljunan episkopon dum sia vizito de Olomouc.
  • 1077 La konfliktoj momente trankviliĝis, kiam Jaromír iĝis kanceliero de la imperiestro Henriko la 4-a.

La lastaj jaroj de Vratislav-a regado alportis konfliktojn en la Přemyslida gento. Post la morto de Ota Olomoucký (el Olomouc) en la jaro 1087 Vratislav konfidis lian apanaĝon al sia filo Boleslav. Male la rajtojn de la infanoj de Ota defendis Konrád Brněnský (Konrado el Brno). Vratislav atakis Moravion kaj eksieĝis la urbon Brno, dum la bataloj tamen komenciĝis ribelo gvidata de lia filo Břetislav. La malfacila situacio devigis la reĝon destini Konrád-on sia postreganto laŭ la principo pri sinjoreco kaj ambaŭ fratoj interpaciĝis. Břetislav preferis fuĝi en Hungarion.

  • 1092 En duono de januaro la reĝo Vratislav vundiĝis dum ĉasado kaj mortis. Li estis entombigita en la preĝejo en Vyšehrad, lia tombo tamen ĝis nun ne malkovriĝis. Lian tridekjaran regadon markis kresko de la ĉeĥa prestiĝo kaj potenco, sed tio dum nelonga tempo ŝanĝiĝis.


Posteuloj

La unua edzino de Vratislav mortis dum antaŭtempa akuŝo. Lia dua edzino iĝis proksimume en la j. 1057 Adleta la Hungara (eble 1040-1062), kun kiu li havis kvar gefilojn:

Jaron post la morto de Adleta, en la j. 1062, Vratislav edziĝis trian fojon. Lia edzino iĝis Svatava, filino de pola princo Boleslao la 2-a. Kun ŝi li havis kvin infanojn:

Literaturo

VANÍČEK, V. Vratislav II. (I.) První český král. Praha: Vyšehrad, 2004. ŽEMLIČKA, J.: Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4.

Antaŭe:Reganto de BohemioPoste:
Spytihněv la 2-a1061-1085 princo, 1085-1092 reĝoKonrado la 1-a