Vuling-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Vuling-Montaro (simpligita ĉina : 武陵山脉; tradicia ĉina : 武陵山脈; pinjino : Wǔlíng Shānmài) estas montaro kiu situas en centra Ĉinujo, irante de Ĉongĉingo kaj orienta Gŭiĝoŭo al okcidenta Hunano.

La Vulingjuan-Pejzaĝo en orienta Hunano estas Monda Heredaĵo de Unesko, fama por siaj altaj montoj, fremde formitaj rokegoj, klaraj akvoj, profundaj valoj kaj kanjonoj. La plej alta pinto en Vuling-Montaro, Fanĝing-Monto, situas en Gŭiĝoŭ kaj havas altitudon de 2 572 m. La Nacia Arbarrezervejo Fanĝing-Monto estis starigita en 1978 kaj kovras totalan areon de 567 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas konservejo de la origina vegetaĵaro de la meza subtropik-altmontara regiono de okcidenta Ĉinujo. La malofta Rhinopithecus brelechi (cerkopitekedoj) troviĝas nur en eta regiono kiu ĉirkaŭas Fanĝing-Monton. Fanĝing-Monto ankaŭ havas rangon de sankta budhisma monto.

Vuling-Montaro ankaŭ hejmas multajn etnajn grupojn, kiel tuĝioj, hanoj, hmongoj, dongoj kaj bajoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]