Władysław Pobóg-Malinowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Władysław Pobóg-Malinowski (naskiĝis la 23-an de novembro 1899 en Arĥangelsko, mortis la 21-an de novembro 1962 en Ĝenevo) – leŭtenanto de artilerio de Pola Militistaro, historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Partoprenanto de pola-bolŝevika milito dum kiu vundiĝis. Post la milito soldatservis laŭvice en la 21-a Regimento de Kampa Artilerio en garnizono Krakovo (1923), Distrikta Korpusa Komandejo en Krakovo (1924), la 12-a Regimento de Kampa Artilerio Złoczów (nun Zoloĉivo en Lviva provinco) (1928) kaj Militista Historia Oficejo en Varsovio (1929). Maje 1922 estis konfirmita en la rango de leŭtenanto, ekde junio 1919, en korpuso de artileriaj oficiroj. Li soldatservis, studis polan lingvon kaj samtempe frekventis al Lernejo de Politikaj Sciencoj. De 1931 iĝis estro de Historia-Scienca Fakultato en Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1934 estis rezerva oficiro de la 1-a Regimento de Plejpeza Artilerio en Góra Kalwaria. Ekde 1939 en Francio, kie partoprenis francan rezistan movadon. En la jaroj 1944–1945 estis kunkreinto kaj unu el du ĉefaj redaktoroj de pola sekcio de Franca Radio. Post la dua mondmilito restis inter elmigrantaro.

Aŭtoro de pluraj laboraĵoj pri la nuntempa historio de Pollando. En la jaroj 1929–1934 estis redaktoro kaj eldonisto de la unua serio 10-voluma de Skribaĵoj – Paroloj – Ordonoj de marŝalo Józef Piłsudski. Lia plej grava verko estis Plej nova politika historio de Pollando, eldonata en Parizo (1953) kaj Londono (1956-1960) kaj en Pollando, ekster cenzuro, aperis en la jaroj 1963-1967 kaj en 1990.

Elektita bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Najnowsza historia polityczna Polski (Plej nova politika historio de Pollando)
  • Akcja bojowa pod Bezdanami 26.IX.1908 (Batala entrepreno apud Bezdany Vilnius (subdistrikto) la 26-an de septembro 1908)
  • Narodowa Demokracja, 1887–1918 (Nacia Demokratio)
  • Fakty i dokumenty (Faktoj kaj dokumentoj), du volumoj de granda (planata 6-volume) biografio de Józef Piłsudski.
  • Polska i Polacy w cywilizacji świata (Pollando kaj poloj en civilizacio de la mondo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]