Wacław z Szamotuł

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wacław z Szamotuł
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1520 (1520-01-01)
en Szamotuły
Morto 1-an de januaro 1560 (1560-01-01) (40-jaraĝa)
en Vilno
Lingvoj latina
Ŝtataneco Reĝlando Pollando (1385–1569)
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo poeto • komponisto
vdr

Wacław z Szamotuł [Vacŭav z Ŝamotuŭ], latine Venceslaus Samotulinus, esp. Venceslao de Szamotuły (naskiĝis ĉirkaŭ la 1526 en Szamotuły sub Poznań, mortis ĉirkaŭ la 1560 propable en Pińczów) estis pola renesanca komponisto kaj poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue li lernis en Poznano verŝajne en Akademio de Lubrański. Poste li studis matematikon, leĝon kaj muzikon en Akademio de Kraków (hodiaŭ Jagellona Universitato). Li estis ankaŭ en tiu tempo sekretaristo ĉe hetmano Hieronim Chodkiewicz. De 1547 li estis muzikestro kaj ĉefa komponisto de reĝo Sigismund II Augustus. Li mortis en la aĝo de almenaŭ 34 jaroj. Li estis kalvinisto.

Verko[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Venceslao estas multvoĉaj kantoj religiaj kaj profanaj por pola kaj latina poezio de Mikołaj Rej (la patro de tradicia poezio en pola lingvo), Andrzej Trzecieski, Jakub de Iłża. Moderne ekzistas nur kelkaj komponaĵoj, ankaŭ tiuj plej popularaj en Eŭropo- motetoj: In te Domine speravi kaj Ego sum pastor bonus kaj kantoj pollingvaj: Kryste, dniu naszej światłości kaj la plej fama Modlitwa gdy dziatki spać idą (alia nomo: Już się zmierzcha). Sendube li okupiĝis ankaŭ pri poezio latina kaj pola sed ekzistas tezo, ke kiam la sekretaristo de Chodkiewicz kaj komponisto Vencelao estas du aliaj personoj. Li komponis ankaŭ komponaĵojn por ludi, muziko populara sur palacoj de reĝo Sigismund Augustus.

Venceslao estis granda kompozitoro ne nur en Pollando. Li ne nur ne cedas al multaj aliaj kompozitoroj sed super multuloj li superregas. En 17-a jarcento pola historiisto, Szymon Starowolski opinias, ke se Venceslao ne mortus tiel frue, Poloj ne bezonus envii al Italoj Palestrinon.

Venceslao estis majstro de teĥniko de kontrapunkto en stilo nederlanda (multvoĉa, polifonika). La formo estas monumentala. La plej fama komponaĵo de Venceslao estas Już się zmierzcha (Krepuskiĝas), aŭ en alia nomo Preĝo kiam infanoj iras dormi. La stilo monumentala, tono fama de sakralaj komponaĵoj estas tie kungita kun simple profana, ĉiuhodiaŭa. Tiu preĝo bazas sendube sur temaro de renesanca Pollando. Similaj temoj ekzistas ankaŭ hodiaŭe nur en popola pola muziko. Kune kun la dua plej fama kanto Kryste dniu naszej światłości (Kristo- tag' de nia lumo), "Już się zmieszcha" estas performataj en multaj ĥoroj de mondo. De komponaĵaro de Venceslao la psalmo Ego sum pastor bonus estas performata verŝajne plej ofte en Eŭropo kaj en ĉia mondo.

Moderne[redakti | redakti fonton]

Moderna pola komponisto Henryk Mikołaj Górecki ekmiriĝis aŭskultante komponaĵojn de Venceslao kaj komponis citoj de li en siaj verkoj [en Muzyka staropolska (Muziko malnovpola), opuso 24 kaj en kvarteto korda "Już się zmierzcha" (Krepuskiĝas)].

Reliktaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Motetoj:

  • In te Domine speravi (1554), eldonita en Nurenbergo
  • Ego sum pastor bonus (1564), eldonita en Nurenbergo
  • Nunc scio vere - savita en manuskripto en transskribo al liuto.

Polaj kantoj, 4 voĉoj. a cappella:

  • Kryste, dniu naszej światłości (teksto: Mikołaj RejStanisław Trzecieski)
  • Modlitwa gdy dziatki spać idą (Już się zmierzka, kanto vespera, teksto: Andrzej Trzecieski)
  • Alleluja, chwalcie Pana (Laudate Dominum omnes gentes, Psalmo 117. (116.) en pola traduko de Mikołaja Reja)
  • Nakłoń, Panie, ku mnie ucho Twoje (Inclina, Domine, aurem Tuam, Psalmo 86. (85.) en pola traduko de Mikołaja Reja)
  • Błogosławiony człowiek (Beatus vir, qui non abiit..., Psalm 1. en pola traduko de Andrzeja lub lub Stanisława Trzecieskiego)
  • Pieśń o Narodzeniu Pańskim (Pochwalmyż wszyscy społem...)
  • Powszechna spowiedź (Ach mój niebieski Panie)

Propable li kreis ankaŭ:Ja na Twoje święte obietnice, Dekalog mniejszy, Dekalog więtszy, Pieśń a prośba człowieka krześcijańskiego, Piosnka na dzień Narodzenia Pańskiego

Krom li komponis ankaŭ okvoĉan Meson kaj multajn komponaĵojn latinlingvajn kiujn oni perdis.

Diskregistroj[redakti | redakti fonton]

  • Rex - Muzyka Złotego Wieku w Polsce - disko kun registro Pieśni o narodzeniu Pańskim, kantas grupo Trombastic, eldonejo Dux.