Washington Cruz
Washington Cruz | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Washington Cruz |
Dato de naskiĝo | 17-a de majo 1946 |
Naskiĝloko | Itabuna |
Aĝo | 78 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĉefepiskopo |
Geografio | |
Ŝtato | Brazilo |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | portugala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Washington Cruz ([ŭaŝingtOn Kruz] ; naskiĝis la 17-an de majo 1946 en Itabuna) estas brazila ĉefepiskopo
Li estas Pasionista pastro kaj ĉefepiskopo de Goiânia ekde la 2-a de majo 2002.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en Itabuna (Bazilo) la 25-an de majo 1946, Washington Cruz studis en Itabuna kaj Osasco. Enirinta en la Kongregacion de la Pasio de Jesuo Kristo, li faris solenan ĵuron la 16-an de januaro 1966 kaj estis ordenita pastro la 25-an de julio 1971.
Li faris superajn studojn en la Papa Universitato de Laterano en Romo. Dum lia oficado, li estis paroĥestro en Itabuna, misiisto kaj profesoro en la Pasionistaj seminarioj de Brazilo.
Episkopo kaj Ĉefepiskopo
[redakti | redakti fonton]La 25-an de februaro 1987, Papo Johano Paŭlo la 2-a nomis lin episkopo de São Luís de Montes Belos. Li estis konsekrita la sekvantan 9-an de majo.
La 2-an de majo 2002 li estis transigita al la ĉefepiskopejo de Goiânia.
Moto
[redakti | redakti fonton]« Praedicamus Crucifixum » (« Ni predikos Krucifikson »)