Hofstetten ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wenzikon)
- La mallongigo ZH en Hofstetten ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hofstetten..

Hofstetten ZH
Blazono de Hofstetten ZH
Panoramo de Hofstetten
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 28′ 27″ N 8° 51′ 16″ O / 47.47417 °N, 8.85444 °O / 47.47417; 8.85444 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 27″ N 8° 51′ 16″ O / 47.47417 °N, 8.85444 °O / 47.47417; 8.85444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 434
Areo 8,85 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 8345
Komunumkodo 0222
Mapo de Hofstetten
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hofstetten ZH estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 434 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ĝis 2003 la komunumo oficiale nomiĝis Hofstetten ĉe Elgg (germane Hofstetten bei Elgg).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hofstetten (dekstre la lernejo)
Geretswil
Huggenberg
Tiefenstein

Hofstetten ZH troviĝas en la plej orienta parto de la Kantono Zuriko sur ŝtupe situantaj altebenaĵoj sur la akvodislimo inter la riveroj Eulach kaj pli sude Murg oriente kaj Töss okcidente. La komunumo konsistas el tuta vico da etaj kaj etegaj municipoj kaj izolitaj setlejoj, nome de nordo al sudo: Dickbuch, Jakobstal, Wenzikon, Steig, Hofstetten, Scheunberg, Geretswil, Tiefenstein kaj Huggenberg.

La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Schauenberg kun alteco de 890 m s.m., de kie oni havas dum klara vetero bonan belvidon al la tuta Turgovio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hofstetten limas en nordo al la urbeto Elgg, en oriento al Aadorf (Kantono Turgovio), en sudoriento al Bichelsee-Balterswil (Kantono Turgovio), en sudo al Turbenthal, en okcidento al Schlatt kaj en nordokcidento al Elsau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hofstetten estas la ununura komunumo en la Kantono Zuriko en kiu ekzistas neniu publika trafikilo, nek buso, nek trajno. Por atingi la komunumon do oni bezonas motorveturilon, biciklon aŭ simple devas piediri almenaŭ unu horon de la plej proksima bus- aŭ trajnhaltejo en Elgg, ElsaŭTurbenthal.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 4 kilometroj en Aadorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hofstetten datiĝas el la jaro 914 kiel Pipineshovestetin.

Hofstetten ekzistas kiel komunumo nur ek de la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Ĝi estiĝis el la kunigo de tuta vico de malgrandegaj municipoj kaj izolitaj bienoj. Ĝis 2003 la komunumo nomiĝis oficiale Hofstetten ĉe Elgg (germane Hofstetten bei Elgg).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]