Werner Anttila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Werner ANTTILA)
Werner Anttila
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1869 (1869-06-14)
en Hausjärvi
Morto 13-an de marto 1954 (1954-03-13) (84-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Edz(in)o Selma Anttila
Infanoj Eva Anttila • Leo Anttila
Okupo
Okupo esperantisto • lingva instruisto • tradukisto
vdr

Erland Werner Anttila (antaŭa familia nomo Andelin; naskiĝis la 14-an de Junio 1869 en Hausjärvi, mortis la 13-an de Marto 1954 en Helsinki) estis Finna instruisto de la Rusa kaj Germana lingvoj, tradukisto kaj oficisto en libroeldonejo. Li verkis Finnajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto kaj abunde tradukis el aliaj lingvoj en la Finnan.

Verkado[redakti | redakti fonton]

En lia laboro por la internacia lingvo elstaras okupiĝo pri lernomaterialo. Lia lernolibro aperis en 1906. Pri tio, ĉu Anttila faris jam la unuan lernolibron de Esperanto por Finnoj adaptante Germanan lernolibreton de Johannes Joseph Süssmuth, estas diversaj informoj: la datumbanko Fennica de la Nacia Biblioteko indikas, ke ĝin faris Hanna Kuosmanen, sed la katalogo de Esperanto-literaturo en Finnlando, aperinta en la revuo Bibliophilos, numero 2/1959, donas la nomon Werner Anttila, en parentezoj. Ĝi aperis en 1905.

La vortaroj Finna-Esperanta kaj Esperanta-Finna de Anttila aperis en pluraj eldonoj ekde 1905 ĝis 1923. En la jaroj 1912–1914 li estis ankaŭ redakciano de Finna Esperantisto, la organo de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Anttila estis kunfondinto de Esperanto-Asocio de Finnlando (1907) kaj membro de la Lingva Komitato.

Laborante en Finna libroeldonejo, li redaktis plurajn praktikajn gvidlibrojn en diversaj fakoj.

Tradukado[redakti | redakti fonton]

Anttila mem verkis unu teatraĵon kaj abunde tradukis en la Finnan el aliaj lingvoj. Aperis preskau 100 libroj tradukitaj de li, interalie el Karl May, Jules Verne, Charles Dickens, H. G. Wells, Bjørnstjerne Bjørnson, Ezopo kaj Edgar Rice Burroughs.

Verkoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • 1906: [Werner Andelin] Esperanto-kielen sanakirja, esperanto-suomalainen ja suomalais-esperantinen. — Vortaroj esperanta-finna kaj finna-esperanta, Helsingforso 1906. 118 paĝoj
  • 1906: [Werner Andelin] Esperanto-kielen oppikirja [Lernolibro de la lingvo Esperanto]. Helsinki 1906, 38 paĝoj.
  • 1911: Suomi-esperanto sanakirja — Vortaro finna-esperanta. Helsinki 1911, 241 paĝoj (2-a eldono 1923)
  • 1913: Esperanto-suomi sanakirja — Vortaro esperanto-finna. Helsinki 1913, 90 paĝoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.