Wie schön leuchtet der Morgenstern (Bach)
Etoso
Wie schön leuchtet der Morgenstern | |
---|---|
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Wie schön leuchtet der Morgenstern (BWV 1) estas kantato de Johann Sebastian Bach, baziĝanta sur la samnoma konata ĥoralo de Philipp Nicolai el la jaro 1599.
Ekesto[redakti | redakti fonton]
Bach komponis la verkon por la festotago Anunciacio (25-an de marto) en la jaro 1725 kiel ĥoralkantato. La nekonata poeto je tio nur transprenis laŭvorte la unuan kaj sepan strofojn. La aliajn strofojn li transpoetis en recitativojn kaj ariojn.
Temo[redakti | redakti fonton]
La ĥoralteksto de Nicolai prikantas la ĝojon de kredanto pri la naskiĝo de Jesuo.
Ensemblo[redakti | redakti fonton]
- Soloistoj: soprano, tenoro, baso
- Ĥoro: soprano, aldo, tenoro, baso
- Orkestro: korno 1/2, ĉashobojo 1/2, solo-violono 1/2, tuteco-violono 1/2, vjolo, kontinua baso
Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]
Dum kiam en la elspeze komponita enirĥoraĵo la kornoj subtenas la orkestran kaj kantan melodion, la violonoj reprezentas per sia konĉerteca ludado la trembriladon de la matenstelo.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Alfred Dürr: Johann Sebastian Bach: Die Kantaten. Bärenreiter, Kassel 1999, ISBN 3-7618-1476-3
- Werner Neumann: Handbuch der Kantaten J.S.Bachs, 1947, 5. Aufl. 1984, ISBN 3-7651-0054-4
- Hans-Joachim Schulze: Die Bach-Kantaten: Einführungen zu sämtlichen Kantaten Johann Sebastian Bachs. Leipzig: Evangelische Verlags-Anstalt; Stuttgart: Carus-Verlag 2006 (Edition Bach-Archiv Leipzig) ISBN 3-374-02390-8 (Evang. Verl.-Anst.), ISBN 3-89948-073-2 (Carus-Verl.)
- Christoph Wolff, Ton Koopman: Die Welt der Bach-Kantaten. Verlag J. B. Metzler, Stuttgart, Weimar 2006 ISBN 978-3-476-02127-4
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Kantaten, BWV 1-10: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.
- Aufbau und vollständiger Text der Kantate