Wilhelm Brasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Brasse
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1917 (1917-12-03)
en Żywiec
Morto 23-an de oktobro 2012 (2012-10-23) (94-jaraĝa)
en Żywiec
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo fotisto
vdr
Portreto de Czesława Kwoka fotita de Wilhelm Brasse en Auschwitz

Wilhelm BRASSE (naskiĝis la 3-an de decembro 1917 en Żywiec, mortis la 23-an de oktobro 2012 samloke) – pola fotisto, dum la dua mondmilito kiel malliberulo n-ro 3444 trafis al koncentrejo Aŭŝvico, kie laŭ dispono de SS gvidis sekretan fotan dokumentadon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis kiel nepo de Albert Karol Brasse, devenanta de Alzaco, laboranta kiel ĝardenisto ĉe proprietuloj de la bierfarejo en Żywiec (Habsburgoj). La patrino de Brasse estis polino, kaj la patro fervora patrioto, partoprenanto de la batalo kontraŭ bolŝevikoj en 1920. Profesion de fotisto lernis laborante de 1935 en ateliero "Foto-Korekt" en Katowice ĉe la str. 3 Maja, apartenanta al lia onklino, kie faris portretojn kaj fotojn por legitimaĵo kaj nupto.

Post eksplodo de la milito kaj germana okupo de la urbo rifuzis subskribon de Volkslisto rajtigita al li pro la germana deveno, kaj soldatiĝon en la germana armeo. Nelonge poste Brasse forveturis al Krynica, kie li laboris dum kelka tempo en fotolaboratorio. Dezirante transiri al la pola armeo en Francio, provis trapaŝi landlimon kun Hungario. Denuncita de lokaj lemkoj malantaŭ vilaĝo Komańcza (distrikto Sanok) dum perpieda ekspedicio tra Bieszczady-montaro[1], arestita trafis la 31-an de aŭgusto 1940 al la koncentrejo Aŭŝvico.

En la koncentrejo Brasse komence okupiĝis pri fosado de fundamentoj por novaj konstruaĵoj kaj konstruado de vojo inter la trajnstacio kaj la krematorio. Baldaŭ poste li eklaboris kiel tradukisto de la taĉmentestro. Poste li laboris en taĉmento elŝarĝanta karbon kaj koakson, kaj sekve – en terpom-tenejo.

Kiam la germanoj eksciis pri lia scipovo, li fariĝis la ĉefa koncentreja fotisto. De la 5-a de februaro 1941 li laboris en speciala rekona taĉmento de la Politika Fako de Gestapo, gvidata de Benhard Walter. Tie li faris portretojn de nove alvenintaj prizonuloj por la koncentreja dokumentaro. Al ĉiuj malliberuloj Brasse faris tri fotojn: kun kapovesto, angulan kaj profilan. Okazis, ke nokte li faris po milon aŭ pli da fotoj, ĉar matene venis sekva transporto. Krome li fotis ĉion, ekz. la laboron de la prizonuloj, la privatan vivon de la germanoj kaj medicinajn ekzercadojn. Laŭ lia propra takso, li faris pli ol 50 mil fotojn en Aŭŝvico[2]. Li estis estimata de la germanoj laborantaj en la koncentrejo, ĉar por ili gravis ricevi belajn fotojn sendotajn al la familianoj. Li ankaŭ ekkonis Josef Mengele – fifaman morto-anĝelon, kiun li memoris kiel ĝentilan homon[2]. Dum la evakuado de la koncentrejo Brasse ignoris la ordonon bruligi ĉiujn fotojn, danke al kio konserviĝis pli ol 40 mil fotografaĵoj. Poste ili estis pruvoj en procesoj de la nazioj. Post liberigo far usonanoj li ricevis la proponon fariĝi civitano de Germanio, Britio aŭ Usono[2]. Malgraŭ tio li revenis al Żywiec en Pola Popola Respubliko. Brasse volis rekomenci la fotistan laboran, tamen post kelkaj provoj li rezignis – kiam li rigardis iun tra la objektivo, li ĉiam vidis la prizonulojn de Aŭŝvico, revenis koŝmaroj, kaj li decidis neniam plu uzi fotilon. Pri sia laboro de koncentreja dokumentisto li diris al neniu dum sesdek jaroj. Li fariĝis metiisto, neniu konis lian pasintecon.

Wilhelm Brasse mortis en Żywiec en 2012 travivinte 95 jarojn[3].

Portretisto[redakti | redakti fonton]

Post jaroj lian spuron trafis historiistoj de Israelo, kaj de ili eksciis pri li dokumentisto Ireneusz Dobrowolski. La reĝisoro dum kelkaj jaroj kolektis materialojn por dokumenta filmo Portrecista (Portretisto, 2005), kiu rakontas pri Brasse kaj lia laboro en Aŭŝvico. La konfeso de Wilhelm Brasse antaŭ kamerao estis registrata dum 10 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ propra parola raportado – dokumenta filmo Portrecista el 2005.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jerzy Mielniczuk: Fotograf śmierci (pol.). En: polskalokalna.pl
  3. Nie żyje Wilhelm Brasse, były "portrecista" Auschwitz – Pola Radio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]