Wilhelm Rose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Rose
(1792-1867)
Germana apotekisto
Germana apotekisto
Persona informo
Naskiĝo 14-a de januaro 1792
en Berlino, Germana Imperio
Morto 8-a de aprilo 1867
en Berlino, Germana Imperio
Alma mater Universitato de Berlino
Profesio
Okupo apotekisto vd
vdr

Wilhelm Rose (1792-1867) estis germana apotekisto, filo de Valentin Rose la Juna (1762-1807), nepo de la apotekisto Valentin Rose la Maljuna (1736-1771), frato de la mineralogoj Heinrich Rose kaj Gustav Rose, kaj onklo de la filologo Valentin Rose (1829-1916) kaj de la kirurgo Edmund Rose.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patrino nomiĝis Marie Rose (1765–1849) kaj du el liaj fratinoj kaj unu frato mortis duminfane. Li estis baptita en la Preĝejo de Sankta Maria. Rose edziĝis al Luise Tieftrunk, filino de la profesoro pri filozofio Johann Heinrich Tieftrunk (1760-1837), en Halle. Li mem ne havis infanojn sed ekprenis la respondecon pri la gefiloj de sia edzino.

Marie Schweitzer, lia adopta filino, edziniĝis en 1845 al la konstrumajstro Martin Koch. Inter la 1-a de aprilo 1836 kaj la 9-a de januaro 1840, Theodor Fontane laboris kiel lernanto pri apoteko en la Apoteko de la "Blanka Cigno", fondita de Valentin Rose la Maljuna.[1]

En 1802 li studis en la "Evangelia Gimnazio de la Griza Monaĥejo", renoma institucio fondita en la 13-a de julio 1574, kies direktoro estis la teologo kaj pedagogo Friedrich Gedike (1754-1803), sekvata de la ŝemida lingvisto Johann Joachim Bellermann (1754-1842). Rose estis enamiĝita pri botaniko kaj ĉiumerkrede kune kun Carl Ludwig Willdenow (1765-1812) li vizitadis la Botanikan Ĝardenon. En 1803, li konatiĝis kun la statistikisto Carl Friedrich Dieterici (1790-1859).

Post diplomiĝi, en 1807, li ektrejnis en la apoteko de sia patro kiu cetere mortis tiujare. En la 30-a de julio 1807 li translokiĝis al la apoteko en Strasburgo kie li restis ĝis la 18-a de septembro 1810. En la vintra semestro 1810-11 li ĉeestis la lecionojn de Martin Heinrich Klaproth, Sigismund Friedrich Hermbstädt, Emil Fischer kaj Christian Samuel Weiss (1780-1856) en la ĵus fondita "Universitato de Berlino".

Tiam ekde aprilo 1811 li eklaboris en la apoteko Lichtenberg, en Dancigo, kaj inter la 5-a de decembro 1812 kaj 13-a de julio en la apoteko de Nikolaus Heinrich Bidder (1783-1833), en Mitaŭ. En marto 1815 li komencis labori en la apoteko de Johann Conrad Heßling (1775-1815), en Regensburgo, sed en la 29-a de majo samjare li reiris al Berlino.

Tie li konatiĝis kun sia estonta edzino. Tia kia liaj tri fratoj, li partoprenis en la militkampanjo de 1815 kiel vojaĝanta apotekisto far la generalo-kirurgo Graefe. Li okupis tiun postenon ĝis septembro 1816. Ekde tiam li havis 8-monatan restadon en Parizo ĝis la 11-a de junio 1817. Tie li vizitadis lecionojn de Louis-Nicolas Vauquelin, Louis Jacques Thénard, René-Just Haüy, Alexandre Brongniart kaj André Brochant de Villiers.

Inter aprilo 1838 kaj februaro 1841, Carl Ernst Heinrich Schmidt (1822-1894) kiu estis studinta apotekon, laboris kun Wilhelm Rose en Berlino. Wilhelm Rose ankaŭ estis kunfondinto de moderna literatura rondo. En 1845 li vendis la apotekon pro la kreskanta konkurenco. Ekde tiam li sin dediĉis al sia deziro vojaĝi, pri kio li publikigis sennombrajn raportojn. Michael Faraday estis samtempulo kaj amiko de Wilhelm Rose.[2]

Apotekisto en Berlino[redakti | redakti fonton]

Post 1817, li iĝis Administranto de la apoteko "Blanka Cigno" en la Spandaŭa Strato de Berlino, ankaŭ konata kiel la "Roza Apoteko" post aprobiĝi de la ŝtata ekzameno por apotekistoj en la 1-a de januaro 1819. Tie li komencis produktante gelatenajn kapsulojn facile engluteblajn de la pacientoj. George Gustav Pohl (1855-1928) disvolvis tiujn kapsulojn en 1878 kaj fondis la Unuiĝintan Fabrikon de Gelatenkapsuloj G. Pohl & Joh. Lehmann, kiu hodiaŭ nomiĝas Pohl-Boskamp GmbH & Co. KG.

En sia aŭtobiografio, "El la 20-aj ĝis al 30-aj", Theodor Fontane raportas la epokon kiun li laboris kun Wilhelm Rose en la Apoteko "Blanka Cigno". Fontane diras ke la serĉo pri sociala agnosko de Wilhelm Rose servis al li kiel ekzemplon. Plejmulto el sia tempo, Fontane kuiradis ĝarden-ekstracion, konatan kiel "Extractum graminis" distribuita de Rose en grandaj bareloj al Anglio, ĉefe al Brajtono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]