Wilhelm von Hartel
Wilhelm von Hartel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wilhelm August von Hartel |
Naskiĝo | 28-an de majo 1839 en Dvorce |
Morto | 14-an de januaro 1907 (67-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | lingvisto arthistoriisto politikisto filologo profesoro verkisto klasika filologo pedagogo instruisto |
Wilhelm August von HARTEL (latinigite: Gulielmus de Hartel; naskiĝinta la 28-an de majo 1839 en Dvorce u Bruntálu, mortinta la 14-an de januaro 1907 en Vieno) estis aŭstra klasika filologo kaj politikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj en Vieno inter 1859 kaj 1863 li doktoriĝis en 1864. Li kunfondis la studentan korporacion Burschenschaft Silesia Wien. En 1869 li iĝis eksterorda kaj ekde 1872 orda profesoro pri klasika filologio ĉe la Universitato de Vieno. En 1890/91 li eĉ rektoris. Ekde 1891 li direktoris ĉe la Kortega biblioteko kaj samjare li nomumitis honora civitano en sia naskiĝurbo. Inter 1900 kaj 1905 Hartel deĵoris kiel ministro pri edukado: merito lia daŭripova estis la novorganizo de edukado de knabinoj kreinte superajn porknabinajn liceojn kun ses klasoŝtupoj. Li taksitis de ne malmultaj liberalisma politikisto kiu ankaŭ engaĝiĝis por la ideoj de la secesianoj vienaj. Tamen la publicisto Karl Kraus kontraŭbatalis lin pamflete kun riproĉoj esti malmoderna filologo kaj universitatmalboniganto. En 1882 Hartel nobeliĝis.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Filologie gravis liaj tekstkritiaj eldonoj de tekstoj el la grek-romia antikvo, i.a. en la kadro de la korpuspublikigo Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum (CSEL). En 1879 fondis li kune kun Karl Schenkl la fakgazeton "Wiener Studien".
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1901: honora membreco ĉe Akademio de Göttingen[1]
- 1893: koresponda membreco ĉe Prusia Akademio de Sciencoj[2]
- 1896: medalo por tri jardekoj da servo por la viena altlernejo
- 1896: portretobusto kreita de Georg Leisek[3]
- aljuĝo ĉiujara de Wilhelm-Hartel-Preis fare de la Viena akademio de sciencoj
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Homerische Studien (1871–1874; dua eldono 1873)
- Demosthenische Studien (1877–1878)
- Studien über attisches Staatsrecht und Urkundenwesen (1878)
Eldonistece (por CSEL)
[redakti | redakti fonton]- Eutropius: Breviarium ab urbe condita (1872)
- Cipriano: Opera omnia (3 Bde., 1868–1871)
- Magnus Felix Ennodius: Opera omnia (1882)
- Sankta Lucifero: Opuscula (1886)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Holger Krahnke: Die Mitglieder der Akademie der Wissenschaften zu Göttingen 1751–2001 (= Abhandlungen der Akademie der Wissenschaften in Göttingen, Mathematisch-Physikalische Klasse. Folge 3, Bd. 50). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2001, ISBN 3-525-82516-1, p. 104.
- ↑ "Mitglieder der Vorgängerakademien: Wilhelm Ritter von Hartel"[rompita ligilo]
- ↑ Stefan Krmnicek, Marius Gaidys: Gelehrtenbilder. Altertumswissenschaftler auf Medaillen des 19. Jahrhunderts. Begleitband zur online-Ausstellung im Digitalen Münzkabinett des Instituts für Klassische Archäologie der Universität Tübingen (=Von Krösus bis zu König Wilhelm, 3/nova serio). Universitätsbibliothek Tübingen, Tübingen 2020, p. 75–77 (interrete).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I: Politiker. Teilband 2: F–H. Winter, Heidelberg 1999, ISBN 3-8253-0809-X, p. 243–244.
- Baader, Gerhard, "Hartel, Wilhelm Ritter von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 707-709 (tie ĉi interrete)
- biografio ĉe ÖBL
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Wilhelm von Hartel en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB