Willem Oltmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem Oltmans
Willem Oltmans (1973)
Willem Oltmans (1973)
Persona informo
Naskonomo Willem Leonard Oltmans
Naskiĝo 10-an de junio 1925 (1925-06-10)
en Huizen
Morto 30-an de septembro 2004 (2004-09-30) (79-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo hepata kancero
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato Yale • Nyenrode Business University
Okupo
Okupo ĵurnalisto • aŭtobiografo • taglibristo • aktoro • biografo
vdr

Willem OLTMANS (la 10-a de junio 1925 - la 30-a de septembro 2004) estis nederlanda ĵurnalisto.

Oltmans naskiĝis kiel filo de kininofabrikisto. Li kreskis en Bosch en Duin, kaj havis saman guvernistinon kiel reĝino Beatrix. Oltmans studis ĉe Universitato Nijenrode kaj Yale-universitato. En 1953 li eklaboris en eksterlanda redakcio de Algemeen Handelsblad, kaj transiris al United Press en 1954. Sekvan jaron li iĝis korespondisto en Romo por De Telegraaf.

Kontraŭ la volo de la nederlanda registaro li intervjuis la indonezian prezidenton Soekarno. Sekve li iris al Indonezio, kie li pledis en 1957 por la transdono de Nederlanda Nov-Gvineo al Indonezio. Pro tio oni ekkonsideris lin ŝtatperfidulon en Nederlando. Oltmans translokiĝis al Usono. Onidire li influis prezidenton John F. Kennedy por eviti ke Nederlando ekmilitos kontraŭ Indonezio pro Nov-Gvineo. Post tio, ministro de eksterlandaj aferoj Joseph Luns malhelpis lin ĉiamaniere en lia profesio.

Dum jaroj li procesis kontraŭ la Nederlanda Ŝtato. Finfine li venkis; en 2000 oni aljughis al li ok milionojn guldenojn kiel kompenso por la domaĝo kiun faris la Ŝtato al li.

En 1991 Oltmans rolis akcesore kiel barono George DE MOHRENSCHILDT en JFK, filmo de usona reĝisoro Oliver Stone pri la murdo de prezidento Kennedy. Oltmans supozis ke De Mohrenschildt sciis pli pri la murdo kaj intervjuis lin plurfoje antaŭ ol De Mohrenschildt - eble laŭ oficiala versio - sin mortigis.

Oltmans verkis dekon da libroj, kaj ekde sia naŭa jaraĝo verkis taglibron, kiu eldoniĝos komplete en 76 volumoj. Ĝis sia morto Oltmans, flambojanta persono, restis aktive kiel ĵurnalisto, taglibristo kaj komentisto.