William Alfred Gething

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William Alfred GETHING)
William Alfred Gething
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1896 (1896-11-03)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

William Alfred GETHING ("Wag"; naskita la 3-an de novembro 1896 en Luton) estis angla esperantisto kaj registara oficisto.

Li estis sekretario de Sud-Mezlanda Federacio de ĝia fondiĝo. De 1928 ĝis 1930 li preparis Esperanto-notojn por la laborista gazeto Daily Herald (laborista gazeto) kaj gvidis korespondan kurson (300 aliĝintoj) por ties legantoj. Li estis membro de la Loka Kongreso Komitato por la 22-a Universala Kongreso en 1930 en Oksfordo. De 1926 ĝis 1930 li estis ano de la Administra Komitato de Brita Esperanto-Asocio (BEA). En 1931 li estis honora sekretario de BEA. De 1949 ĝis 1955 li estis prezidanto de BEA; li prezidis la 34-an Universalan Kongreson en 1949 en Bournemouth. En la 1950-aj jaroj li krome estis prezidanto de Londona Esperanto-Klubo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konsilantaro de Eŭropo, en: Esperanto, n-ro 608–9, julio–aŭgusto 1956, paĝo 108.