William Congreve (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Congreve
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1772 (1772-05-20)
en Kent
Morto 16-an de majo 1828 (1828-05-16) (55-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Alma mater Trinity College • Newcome's School • Wolverhampton Grammar School
Familio
Patro Sir William Congreve, 1st Baronet
Okupo
Okupo inventistopolitikisto
vdr

Siro William CONGREVE (20-an de majo 1772 en Kent; † 15-an de majo 1828 en Toulouse) estis angla oficiro de la artilerio kaj inĝeniero. Congreve iĝis konata laŭ la post li nomataj raketoj, la Kongreva raketo.

William Congreve (1772-1828)

William Congreve naskiĝis kiel filo de la artileria generalo William Congreve. Li enkondukis inventaĵojn ĉe kluzoj, kanaloj, ĉe servo de la militestroj. Oni nomumis lin prio tio al inspektoro de la reĝa laboratorio.

Lia ĉefa inventaĵo estis speco de brulraketo, per kiu li eksperimentis ekde 1804. la brita armeo uzis ĝin en 1806 ĉe Boulogne, en 1807 ĉe bombardado de Kopenhago, en 1809 ĉe atako je la franca floto ĉe Aix kaj pafado de Vlisingo kaj en 1813/1814 antaŭ Glückstadt. La angloj sendis al siaj aliancanoj raketojn dum la liberiga milito, kiujn oni uzis en 1813 ĉe sieĝoj de Wittenberg kaj Danzig, eĉ en Popolbatalo ĉe Lajpcigo.

La raketoj de Congreve estis uzataj eĉ dum la Brita-usona milito de 1812, kontraŭ la usonaj fortoj. Dum bombardado de Baltimore en septembro de 1814, inspiris la elpafitaj raketoj la usonan Francis Scott Key al la linio (...and the rockets red glare...) por sia kanto The Star-Spangled Banner", kiu poste iĝis la usona nacia himno.

Alia inventaĵo de Congreve celis plibonigon de kolorpresado, por samtempe presi diversajn kolorojn (vidu ankaŭ Congreve-preso). Li patentigis en 1808 la kuglan horloĝon Congreve.

Li akompanis en 1816 kaj 1817 la tiaman grandprincon Nikolao dum lia vojaĝo en Anglio. Li iĝis en 1824 gvidanto de societo por enkonduko de gaslumigo sur la kontinento.

verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elementary treatise on the mounting of naval ordnance. London 1812.
  • Description of the hydro-pneumatic lock. London 1815.
  • Treatise on the Congreve-rocket system. London 1827; deutsch: Weimar 1829.