William Empson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Empson
William Empson.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1906 (1906-09-27)
en Kingston upon Hull
Morto 15-an de aprilo 1984 (1984-04-15) (77-jara)
en Londono
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Kolegio Winchester • Kolegio Magdaleno [#]
Familio
Patro Arthur Reginald Empson [#]
Patrino Laura Mickelthwait [#]
Gefratoj Charles Empson [#]
Edz(in)o Hetta Empson [#]
Infanoj [William Hendrick] Mogador Empson • Jacobus Arthur Calais Empson [#]
Profesio
Okupo literaturkritikisto • poeto • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Siro William EMPSON (La 27-an de septembro 1906 - la 15-an de aprilo 1984) estis brita poeto kaj kritikisto.

Empson estas plej konata pro siaj literaturaj recenzoj, aparte pro siaj analizoj de la uzo de lingvo en poeziaj verkoj. Li ankaŭ estas konata pro sia poezio. En lia teoria laboro li estis influita fare de la filozofo Ludwig Wittgenstein, kiu traktis ĉefe la malfacilecon prezentitan de lingvo por esprimi pensojn klare. Lia plej konata libro estas "Seven Types of Ambiguity". Ĉi tiu libro estis konata kiel havanta gravan influon sur la nova kritikmovado, skolo en literatura teorio, kiu enfokusigis multe da atento al la tekstoj mem.

Lia kritiko de Milton kaj Puritanismo en "La Dio de Milton" estis akra kaj bonorda atako kontraŭ la kristana kaj puritana etoso.

Lia poezio estas konsiderita saĝa kaj seka: lia granda aprezo por la metafizika poeto John Donne estas reflektita en multaj lokoj en lia laboro, kaj estas ekvilibra en lia aprezo de budhisma pensado, kaj de lia emo al satiro.

Teoriaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1930 Seven Types of Ambiguity (Sep specoj de ambigueco)
  • 1935 Some Versions of Pastoral (Kelkaj versioj de pastoral)
  • 1951 The Structure of Complex Words (La strukturo de kompleksaj vortoj)
  • 1961 Milton's God (La dio de Milton)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]