William George Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William George Adams
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1886 (1886-04-21)
en San-Joseo
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 12908
vdr

William George ADAMS (naskiĝis la 21-an de aprilo 1886 en San Jose, mortis iam post 1949), estis usona esperantisto.

Laŭ profesio daktiloskopiisto.

En 1903 li iĝis esperantisto, en 1906 li kunfondis Esperanto-grupon por Seatlo / Seattle (Washington) kaj li estis ĝia sekretario inter 1906 kaj 1908. Li estis la vicredaktoro de la gazeto Amerika Esperantisto en 1908-1909. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (Budapeŝto 1933).

Tradukis interalie la usonan nacian himnon; verkis teatraĵeton Piramo kaj Tisbeo.

Li estas listigita en la censoj de Seattle en 1920[1] kaj ankoraŭ 1940[2] kiel senedzina, kun ambaŭ gepatroj naskiĝintaj en la ŝtato Maine. En 1942 li registriĝis kiel kapabla je soldatservo, 56-jara, ankoraŭ plu loĝanta en Seattle.[3] Probable ankoraŭ en 1949 kiel 63-jara li revenis ŝipe al Novjorko el vizito de Eŭropo (Britio).[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Piramo kaj Tizbeo (burleska tragedio, Seattle, Wash.: Presejo Esperantista, 1934. - 16 p.)

Liaj artikoloj en Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkigo: Kiam la tradukinto, konata fruperioda usona esperantisto, skribis al la verkinto por peti permeson publikigi ĉi tiun tradukon, tiu respondis: "Jes, vi havas mian permeson esperantigi S-ino McWilliams kaj la Fulmotondro. Se mi estus kelkajn jarojn pli juna, mi lernus tiun ĉi lingvon. Iaokaze mi provus se mi estus certa ke ĝi estos parolata de la anĝeloj."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Adams William George, usonano, daktiloskopiisto. Nask. 21 apr. 1886 en San Jose (California). E-isto de 1903. Kunfondinto de EG en Seattle (Washington) 1906, kaj sekr. 1906-08. Subred. de gazeto Amerika E-isto 1908-09. Estinta LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.