William Perrenoud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William PERRENOUD)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

William PERRENOUD [pernu'] (naskiĝis la 30-an de marto 1898 en Le Locle; mortis en 1984) estis svisa esperantisto, doktoro de sciencoj kaj mezlerneja instruisto en Cernier.

Li estis filologo kaj natursciencisto. De 1919 ĝis 1920 li laboris en la Centra Oficejo de UEA en Berno. En 1922 li estis sekretario de la Pedagogia Konferenco pri Esperanto en Ĝenevo. De 1925 li estis kunlaboranto de IALA. Li oficis kiel oficiala Esperanto-tradukisto dum la 3-a Kongreso de Universala Federacio de Pedagogiaj Asocioj en Ĝenevo en 1929. De 1938 ĝis 1939 kaj de 1954 ĝis 1957 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.