William Schallert
William Schallert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1922 en Los-Anĝeleso | ||||
Morto | 8-an de majo 2016 (93-jaraĝa) en Pacific Palisades | ||||
Mortis per | Amiotrofa lateralsklerozo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Edwin Schallert (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro sindikatisto televida aktoro voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1957– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William Joseph SCHALLERT[1] (6a de julio, 1922 – 8a de majo, 2016) estis usona aktoro, kiu rolis ĉe televido kaj kino dum preskaŭ 60 jaroj.[2]
Fruaj vivo kaj komenco de kariero
[redakti | redakti fonton]William Schallert naskiĝis en Los-Anĝeleso, Kalifornio, filo de Edwin Francis Schallert, delonga dramkritikisto por la Los Angeles Times, kaj Elza Emily Schallert (nask. Baumgarten), revuoverkisto kaj radia prezentisto.[1] Li komencis aktori dum li estis studento ĉe la Universitato de Suda Kalifornio en Los-Anĝeleso sed devis iĝi ĉasaviadisto de Army Air Corps dum 2-a Mondmilito. Li revenis al UCLA post la milito kaj diplomiĝis en 1946.[3][4]
En 1946, li helpis fondi la Cirklan Teatron kun Sydney Chaplin kaj pluraj kunstudantoj. En 1948, Schallert estis reĝisorita de la patro de Sidney, Charlie Chaplin, en enscenigo de teatraĵo Rain de W. Somerset Maugham.[5]
Kariero en kino kaj televido
[redakti | redakti fonton]Li komencis sian karieron en kino per The Foxes of Harrow en 1947 kaj aktoris kiel figuranto aŭ per malgrandaj flankaj roloj dum kelkaj jaroj, lia unua listita noma rolulo estis en Lonely Heart Bandits 1950. Li ekis en televido per Family Theatre en 1951. Dum la 1950-aj jaroj li aktoris en la misfama televidaĵo Space Patrol kaj en nebonkvalitaj kinfilmoj kiel The Girls of Pleasure Island kaj Captain Kidd and the Slave Girl kaj televidserioj. La plej bonaj televidaĵoj kiel li partoprenis estis Rebound, Mr. & Mrs. North, Zorro, Father Knows Best kaj Maverick sed ĉiam en malgravetaj roloj.
Dum la 1960-aj jaroj, li partoprenis la plej popularajn televidaĵojn kiel Wagon Train, The Twilight Zone, Sea Hunt, Bat Masterson, The Untouchables, The Rifleman, Alfred Hitchcock Presents, Bonanza, Dr. Kildare, Lassie, Have Gun - Will Travel, Empire, Combat!, The Rat Patrol, Mission: Impossible, Star Trek, The Wild Wild West, Here Come the Brides, Bewitched, That Girl, Land of the Giants kaj Get Smart. Krome, en kino, li daŭris partoprenis per malgrandaj roloj.
Schallert en la 1970-aj jaroj partoprenis televidaĵojn Hawaii Five-O, Man on a String, Kung Fu, Ironside, Gunsmoke, Love, American Style, The Six Million Dollar Man, Barnaby Jones, The Manhunter, Police Story, The Bionic Woman, Little House on the Prairie, CHiPs inter aliaj. Krome li rolis en kinfilmoj kiel Charley Varrick kaj The Jerk.
Li komencis sian kariero kiel voĉaktoro per These Are the Days en 1974.
En la 1980-a jaroj, li rolis ĉe televidaĵoj kiel The Misadventures of Sheriff Lobo, The Waltons, Magnum, P.I., Through Naked Eyes, Highway to Heaven, ktp. Kiel voĉaktoro li partoprenis aĵojn kiel Smurfs, Pink Panther and Sons, Galtar and the Golden Lance kaj Wildfire. Kaj en kino li aktoris ĉe Innerspace kaj kelkaj aliaj.
Je la fino de la 20-a jarcento, li partoprenis televidaĵojn kiel Mrs. Lambert Remembers Love, Dinosaurs (voĉe), Star Trek: Deep Space Nine, Melrose Place, Lois & Clark: The New Adventures of Superman, Roseanne, ER, The Angry Beavers (voĉe) kaj kinfilmon Matinee.
En nuna jarcento li voĉe rolis en What's New, Scooby-Doo?, li aperis en Close to Home, My Name Is Earl, The Suite Life of Zack & Cody, 2 Broke Girls, ktp. krome partoprenis en la famegaj How I Met Your Mother kaj Desperate Housewives.
Elektita kina filmografio
[redakti | redakti fonton]- The Foxes of Harrow (1947) kiel Philadelphia Banker (nelistita, filmo debut)
- Doctor Jim (1947) kiel George Brant
- Mighty Joe Young (1949) kiel helpisto (nelistita)
- The Reckless Moment (1949) kiel Police Lieutenant (nelistita)
- Perfect Strangers (1950) kiel helpisto de komisiono (nelistita)
- Lonely Heart Bandits (1950) kiel Dave Clark
- Belle Le Grand (1951) kiel Clerk (nelistita)
- M (1951) kiel Rorschach Test paciento (nelistita)
- The Man from Planet X (1951) kiel Dr. Mears
- The People Against O'Hara (1951) kiel Internulo en ambulanco (nelistita)
- The Red Badge of Courage (1951) kiel soldato (nelistita)
- Bannerline (1951) kiel Cass - Raportisto (nelistita)
- Anne of the Indies (1951) kiel Pirato (nelistita)
- Rose of Cimarron (1952) kiel gvardio
- Just This Once (1952) kiel Secretario (forlasita)
- Hoodlum Empire (1952) kiel klerikulo (nelistita)
- Singin' in the Rain (1952) kiel Meseĝisto (nelistita)
- Paula (1952) kiel raportisto (nelistita)
- Storm Over Tibet (1952) kiel Aylen
- Sally and Saint Anne (1952) (nelistita)
- Holiday for Sinners (1952) kiel pastro (nelistita)
- Captive Women (1952) kiel Carver
- Flat Top (1952) kiel Ens. Longfellow
- Invasion U.S.A. (1952) kiel tria ĵurnalisto (nelistita)
- Torpedo Alley (1952) kiel sennoma rolulo (nelistita)
- The Jazz Singer (1952) kiel teatra helpisto (nelistita)
- Sword of Venus (1953) kiel Valmont
- The Girls of Pleasure Island (1953) kiel Orderly (nelistita)
- Port Sinister (1953) kiel Collins
- Riot in Cell Block 11 (1954) kiel raportisto
- Captain Kidd and the Slave Girl (1954) kiel pastro (nelistita)
- The High and the Mighty (1954) kiel elsendisto
- Gog (1954) kiel Engle
- Them! (1954) kiel ambulanca helpisto (nelistita)
- The Raid (1954) kiel suda soldato(nelistita)
- Shield for Murder (1954) kiel helpisto de polico
- Tobor the Great (1954) kiel Johnston - raportisto (nelistita)
- Down Three Dark Streets (1954) kiel Ben (nelistita)
- Black Tuesday (1954) kiel Collins (nelistita)
- Smoke Signal (1955) kiel Soldato Livingston
- An Annapolis Story (1955) kiel Tony's Instructor (scenes deleted)
- Top of the World (1955) kiel Kapt. Harding
- Bobby Ware Is Missing (1955) kiel Polica Radielsendisto (nelistita)
- Hell's Horizon (1955) kiel Kapt. Ben Morgan
- Glory (1956) kiel festano (nelistita)
- The Lone Ranger (1956) kiel Clive (nelistita)
- Raw Edge (1956) kiel Misiisto
- Gunslinger (1956) kiel Helpanto Scott Hood
- Written on the Wind (1956) kiel raportisto
- Friendly Persuasion (1956) kiel Juna Edzo (nelistita)
- The Incredible Shrinking Man (1957) kiel Doctor Arthur Bramson
- The Tattered Dress (1957) kiel ano de ĵurio
- The Girl in the Kremlin (1957) kiel Jacob Stalin
- Band of Angels (1957) kiel Uniona Leutenanto (nelistita)
- Man on Fire (1957) kiel Charles, Stenografiisto (nelistita)
- The Story of Mankind (1957) kiel Grafo de Warwick
- The Tarnished Angels (1957) kiel Ted Baker
- The Monolith Monsters (1957) kiel meteologiisto (nelistita)
- Man in the Shadow (1957) kiel Jim Shaney
- Juvenile Jungle (1958) kiel malgrava rolulo (nelistita)
- Cry Terror! (1958) kiel Henderson, Banka Representanto
- Torpedo Run (1958) kiel Kapt. Randy Vandercook - maristo de 'Bluefin' (nelistita)
- Some Came Running (1958) kiel Al - la vendisto (nelistita)
- Day of the Outlaw (1959) kiel Preston (nelistita)
- The Beat Generation (1959) kiel Patro Dinelli (nelistita)
- Blue Denim (1959) kiel George - Banka Vica-Presidento (nelistita)
- Pillow Talk (1959) kiel Hotela servisto
- The Gallant Hours (1960) kiel Thomas George Lanphier Jr. (nelistita)
- Lonely Are the Brave (1962) kiel Harry
- Paradise Alley (1962) kiel Jack Williams
- Shotgun Wedding (1963) kiel Preacher Parsons
- In the Heat of the Night (1967) kiel urbestro Schubert
- Hour of the Gun (1967) kiel Herman Spicer
- Will Penny (1967) kiel Dr. Fraker
- Speedway (1968) kiel Abel Esterlake
- Sam Whiskey (1969) kiel Mr. Perkins
- The Computer Wore Tennis Shoes (1969) kiel profesoro Quigley
- Colossus: The Forbin Project (1970) kiel CIA-Direktoro Grauber
- Tora! Tora! Tora! (1970) kiel Harry Hopkins - ĉambra helpisto de Roosevelt(forigita)
- The Trial of the Catonsville Nine (1972) kiel Juĝisto
- Charley Varrick (1973) kiel San Miguel Sheriff Bill Horton
- Hijack! (1973, TV Movie) kiel Frank Kleiner
- Peege (1973, Short) kiel Paĉjo
- The Strongest Man in the World (1975) kiel Prof. Quigley
- Tunnel Vision (1976) kiel Francis X. Cody
- Dawn: Portrait of a Teenage Runaway (1976, TV Movie) kiel Harry
- The Jerk (1979) kiel Juĝisto M.A. Loring (nelistita)
- Hangar 18 (1980) kiel profesoro Mills
- Twilight Zone: The Movie (1983) kiel Patro (segmento "It's a Good Life")
- Gremlins (1984) kiel Pastro Bartlett (nelistita)
- Teachers (1984) kiel Horn
- Innerspace (1987) kiel Dr. Greenbush
- House Party 2 (1991) kiel Dean Kramer
- Matinee (1993) kiel Dr. Grabow, DDS (nelistita)
- Beethoven's 2nd (1993) kiel Steve - M.C. at Pet & Owner Burger Binge (nelistita)
- Shake, Rattle and Rock! (1994) kiel Juĝisto Boone
- Sweetzer (2007) kiel Barnaby
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 William Schallert Biography. Alirita 2013-11-20 .
- ↑ King, Susan. "Classic Hollywood – Trekkin' On: William Schallert..." Los Angeles Times – 4a de julio, 2011.
- ↑ William Schallert, 'Patty Duke Show' Star, Dies at 93.
- ↑ William Schallert: Actor And Former SAG President Dies At 93. Headlines & Global News (9a de majo 2016).
- ↑ TCM Database: William Schallert Biography.[1] Alirita en 2014-04-03