Wisłok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wisłok
rivero
Bazaj informoj
Longeco 205 km
Akvokolekta areo 3 528 km²
Fluo
Fonto Malsupraj Beskidoj (vidu tekste)
- Alteco super marnivelo 770 m
Enfluejo San
- Alteco 178 m
Geografio
Landoj Pollando
Regionoj Ĉekarpata Provinco
Trairataj urboj Rzeszów kaj Krosno, urbetoj Łańcut kaj Strzyżów
Map
vdr

La rivero Wisłok - pola prononco [VISŭok] - estas rivero en la Orientaj Karpatoj en la Ĉekarpata provinco de sudorienta Pollando. Ĝi fontas en mezalta montaro nomata Malsupraj Beskidoj (slovake Nízke Beskydy, ukraine Низькі Бескиди) aŭ Mezaj Beskidoj (pole Beskidy Środkowe, ukraine Центральні Бескиди) kaj apud la urbo Leżajsk fluas en la riveron San. La rivero Wisłok estas 205 km longa kaj la akvokolekta areo estas 3528 km². La solaj pli grandaj urboj borde de la rivero estas Rzeszów kaj Krosno, krome la vojo tuŝas la urbetojn Łańcut kaj Strzyżów.